La Plano pri Esperantistigo
Raporto de la Komisiono pri Esperantistigo
versio 1.1
24-a de januaro 1999
La Komisiono Pri Esperantistigo (KpE) estis kunlaborajxo
de la Nederlanda kaj Flandra junularaj Esperanto-asocioj NEJ kaj FLEJA,
kaj gxi aktivis de februaro 1995 gxis aprilo 1996. KpE estis unufoja komisiono,
kiu celis estigon de strukturaj sxangxoj cxe NEJ kaj FLEJA, kiuj rezultu
ke pli da Nederlandaj kaj Flandraj gejunuloj farigxos esperantistoj. Gxia
nura rezulto estis plano, kiu estas prezentita per tiu cxi raporto. La plano
enhavas strategion, taktikon, kaj baze de tiuj, proponojn pri organizostruktura
reformo kaj konkretecelaj projektoj. La temaro etendas de ekinformado gxis
kursoj kaj la sociala integrigxo en Esperantion. Gxi ampleksas kaj organizajn
aferojn, kaj la ecojn de informmaterialojn kaj -agojn, kaj novan vision
pri la senco de Esperanto, speciale por alpublika informado.Versio 1.0 de
tiu cxi verko publikigxis TTT-e je la 21-a de marto en 1996. Al cxi tiu
versio 1.1 la verkinto aldonis postparolon kaj reagojn de legintoj.
Verkis Dmi3
Horowitz por KpE, NEJ, FLEJA, kaj Esperantio.
© 1996-1999 Nederlanda Esperanto-Junularo
Enkonduko
Temo
Jena raporto enhavas la strategian kaj taktikan planon kiun faris la Komisiono
pri Esperantistigo (mallongige KpE) de Nederlanda Esperanto-Junularo
(NEJ). Gxi servu kiel bazo por la agadoj kiun faru la KpE mem, kaj kiun
gxi konsilu al NEJ, rilate al la kreskigo kaj kontinuecoprizorgo de la esperantistaro
inter la Nederlandana junularo, kaj de la asocio mem.
Celgrupo
Cxi tiu raporto celas al cxiuj NEJ-anoj kiuj ne estas KpE-anoj, sed tamen ial
ajn interesigxas pri la temo.
Krome, gxi celas al anoj de aliaj enlandaj kaj eksterlandaj asocioj kiuj ankaux
interesigxas pri la temo. Ili konsciu, ke jenaj strategio kaj taktikoj estas
faritaj speciale por NEJ en sia nuntempa situacio; gxi ne nepre samas al la
situacio en kiu estas alilandaj asocioj. Oni transprenu la ideojn kiujn oni
trovas oportunaj.
Strukturo
La strukturo de tiu cxi raporto kongruas al la strukturo de la plano. Jen gxi,
laux sinsekvo de pliigxanta konkretigxo.
Kiel aldonaj informoj estas:
Aldone, en versio 1.1 estas:
Fono
Situacio de Nederlando
Nederlandanoj supersaltu tion.
Nederlando havas 15 milionojn da enlogxantoj. Onidire, pro la malgrando de
la lando kaj sia lingvo, kaj pro gxia relativa gravo en la monda komercado kaj
trafiko, la Nederlandanoj tradicie ne timemas je internaciaj kontaktoj kaj komunikado.
En la cxiutaga vivo la angla ludas gravan rolon: en kulturajxoj kiel muziko,
kino kaj televido, en teknikajxoj (ekzemple la Nederlandlingva komputila terminaro
estas pruntita cxefe de la angla), en edukado (studoliteraturo estas ofte aglalingva),
kaj en ekonomio.
Speciale la Nederlanda junularo gxenerale suficxe interesigxas pri internaciaj
kontaktoj kaj vojagxoj. Efektive cxiuj lernis la anglan en la mezlernejo.
Onidire la Nederlanda junulara kulturo estas tolerema, sed ne tre interesigxema
rilate al eksternormajxoj kaj skeptikemas je ideologioj. Tamen, ideaj organizoj
kiuj havas konkretan celon (ekzemple Greenpeace kaj Amnesty International)
estas relative popularaj.
Esperanto apenaux aperas en la publika vivo. Multaj Nederlandanoj iam auxdis
pri Esperanto sed gxenerale ili ne scias ke gxi ankoraux estas parolata kaj
uzata.
Situacio de NEJ
NEJ-enuloj supersaltu tion.
NEJ estas asocio kiu havas (en februaro 1996) 50 membroj inter 15 kaj 30.
Plejgrandparte ili estas super 25- jara. Je renkontigxoj cxeestas gxenerale
10 gxis 20 "durnukleanoj". Aktivas kvar estraranoj kaj pli-malpli
kvin komisionanoj. NEJ ofte kunlaboras kun FLEJA, cxefe farante presajxojn (JEN,
varbiloj). Pro sia malgrando kaj diseco, NEJ ne havas vere funkciantajn lokajn
grupojn: gxi funkcias nur lande. NEJ ne havas funkciantan oficejon. La financa
situacio estas ankoraux relative favora.
Krom NEJ ekzistas kelkaj plenkreskulaj landaj kaj lokaj e-asocioj, sed ili
ne pli aktivas ol NEJ. Krome sidas kelkaj internaciaj e-organizoj en Nederlando.
En la nauxdekaj jaroj, cxe NEJ kreskas la zorgo pri la kontinueco de la esperantistaro
inter Nederlandaj junuloj, kaj de la asocio mem: inter 1987 kaj 1995 duonigxis
la membrokiomo de 100 al 50. La nuna membraro plejgrandparte agxas pli ol 25.
Rimarkinde, NEJ havas cxirkaux 130 donacantoj (efektive "membroj"
kaj eksaj membroj pli agxaj ol 30).
Antaux kelkaj jaroj oni starigis Komisionon pri Informa Servo (KIS),
kiu elpensis la Dorsosakon, sed poste formortis.
La situacio pri la aktiva kaj neaktiva membrokiomoj de FLEJA farigxas (se
ne jam estis) zorgiga.
Lastajaraj novigxoj rilate al esperantistigo
Spertuloj pri esperantistigo supersaltu tion.
La historio de antaux la okdekaj jaroj supozatas konata.
Ekde la okdekaj jaroj, aperadas novaj ideoj pri la senco de Esperanto. La
plej konata estas la Manifesto de Rauxmo de 1980. Kvankam ne cxiuj konsentas,
la Fina Venko farigxis ne plu memkomprenebla kiel celo de Esperanto.
Estis diversaj novigxoj cxe la junularaj Esperanto-asocioj. Germana Esperanto-Junularo
estis la unua kaj ankoraux estas la precipa noviganto, laux ideoj kaj metodoj.
La lastajn jarojn, iliaj novajxoj elradiigxas al la junularaj asocioj en la
najbaraj landaj. Jen kelkaj gravaj novigxoj.
- Kelkaj asocioj kunlaborante faris novigxajn paperajn informilojn. Jen ekzemploj:
- TEJO aperigis la folion "Esperanto, kio estas tio?"
en multaj diversaj lingvoj.
- GEJ konceptis "Tiom facilas Esperanto", flugfolion
kiu klarigas la bazajn principojn de la lingvo. Oni tradukis gxin jam
en diversajn lingvojn por alilandaj asocioj.
- NEJ kaj FLEJA faris modernan flugfolion pri Pasporta Servo.
- Internet aperis kiel nova komunikilo. Gxi kontribas al Esperantistigo cxar
aliaj ret-uzantoj foje vidas esperanton kaj scivolemigxas. Oni ofertas diversajn
senpagajn kursojn kiuj funkcias per retposxto.
- NEJ elpensis la Dorsosakon, kiu enhavas diversajn
esperantajxojn (cxefe librojn) por montri dum foiroj kaj prelegoj. Multaj
asocioj en Euxropo transprenis la ideon, subvenciate de TEJO.
- Cxe NEJ aperis la Paskan Kurson, kvartagan intensivan kurson por
komencantoj. Gxi estas organizata paralele al la Paska Renkontigxo, kaj temas
ne nur pri la lingvo sed ankaux pri la fonoj kaj ebloj de Esperanto. la kurso
allogas relative junan publikon, kaj ne nur rapide lernigas, sed ankaux relative
ofte dauxre entuziasmigas la kursanojn pri Esperanto kaj Esperantio. La postzorgado
je la kursanoj kontribuas al tio.
- Kiel sekvan kurson kelkaj junularaj asocioj kunlaborante ofertas la Pragan
Kurson. Gxi dauxras semajnon kaj enhavas duone feriumadon en prago, kaj
duone intensivan kurson je tri niveloj (komencanta, paroliga
kaj perfektiga).
Historio pri KpE
KpE-enuloj supersaltu tion.
KpE inciigxis en la komenco de 1995. Dum la Paska Renkontigxo en Swalmen,
Nederlando, oni oficiale starigis la novan komisiono, anstatauxante la nursurpaperan
KIS-on, kiel komuna komisiono de NEJ kaj FLEJA. De la Nederlanda flanko
partoprenis Ingeborg van Dijk, estrarano pri Publikaj Rilotoj, kaj Dmitri Horowitz.
De la Flandra flanko partoprenis estraranoj Jorg DeMulder kaj Lode van de Velde.
En majo okazis komisionan laborsemajnfinon en Kalmthout, Belgio. Krom la tuta
KpE-anaro cxeestis kiel konsilanto Marcus "Ziko" Sikosek, NEJ-membro
kaj GEJ-estrarano pri Informado. Oni estigxis la celon de la KpE, kaj la bazo de la strategio
kaj la taktiko .
En julio, dum MEJS en Tata, Hongario, kurte kunsidis Dmitri, Lode, kaj kiel
konsilanto, Fabien van Mook, sekretariisto de la NEJ-estraro. Oni akceptis Retismon
kiel bazon por visio por alpublika informado.
Poste, Jorg kaj Lode vojagxis eksterlanden por longa dauxro. Al FLEJA ne eblis
anstatauxi ilin pro manko de homforto, do FLEJA devis retiri sin el KpE. La
Nederlandaj KpE-anoj okupigxis sin pri la varbado pro la venonta Paska Kurso.
En januaro de 1996, Ingeborg, Dmitri kaj Fabien kunsidis en Leiden, Nederlando.
Oni decidis proponi organizan reformon al NEJ. La membrokunsido dum la Paska
Renkontigxo de 1996 traktos la proponojn.
Terminaro
Por klare kaj senambigue komuniki pri la agadoj de KpE, necesas kelkaj nocioj,
kiujn ne, aux nur parte, kovras la ekzistanta, de cxiuj komprenata Esperanto-vortaro.
Tial KpE redifinis kelkajn terminojn. Ili validu nur ene de la kunteksto de la
KpE-ajxoj.
Esperanto-rilataj terminoj
Esperanto (mallonge e-o) = la lingvo Esperanto
Esperantio (e-io) = la komunumo de e-parolantoj
esperantajxo (e-ajxo) = ajna esperanto-rilata arangxo, servo,
kulturajxo, komunikilo ktp.
Esperantumo (e-umo) = la aro de Esperanto, Esperantio, kaj esperantajxoj
Esperantisto-rilataj terminoj
Esperanto-parolanto (e-parolanto) = iu, kiu kapablas komuniki per
la lingvo Esperanto.
esperantisto (e-isto) = iu, kiu:
- kaj kapablas komuniki per Esperanto almenaux je baza nivelo;
- kaj ekis uzadi la lingvon por komuniki kun alilingvanoj, per ajna komunikilo,
almenaux ricevante (ekzemple legado de e-magazinoj), sed prefere ambauxdirekte
(ekzemple korespondado kaj interparolado).
esperantistigxo (e-istigxo) = procezo de farigxo de e-isto (laux
la cxi-supra difino).
esperantistigo (e-istigo) = procedo de igo je la e-istigxo de
homo.
Esperantistigo-rilataj terminoj
esperantistiga infrastrukturo (simple infrastrukturo) = aro de iloj,
okazoj kaj arangxoj, kiuj kontribuas al e-istigxo.
absoluta (esperantistiga) efiko = absoluta kvanta kiomo
de e-istigxatoj.
relativa (esperantistiga) efiko = proporcio de la absoluta
e-istiga efiko al la kostoj (laux homforto kaj mono).
Derivitaj terminoj
Derivajxojn kaj kunmetajxojn de la cxi-supraj terminoj, oni komprenu laux la cxi-supraj
difinoj.
Politiko
Politiko de NEJ
Oni komprenu la taskon de KpE ene de la fono de la politiko de NEJ.
La celgrupo de NEJ estas la Nederlanda junularo. Fakte (ne laux sia statutaro)
NEJ ne vere havas celon, krom la interkontaktigo de cxiuj el sia celgrupo kiuj
parolas aux priinteresîgas Esperanton. Pri la senco de Esperantumo ne ekzistas
samideeco inter la NEJ-anoj; kiom da membroj, tiom diversaj la ideoj.
Tamen kreskadas en NEJ la zorgo pri la estonteco de la e-istaro inter sia
celgrupo kaj la asocio mem. Kroma zorgo kauxzas la problemojn kiujn oni jam
nun spertas, sercxante aktivulojn.
Tamen multaj NEJ-anoj kredas, ke esperantumo hodiaux certe jes ankoraux havas
valoron, kaj indas maligi tiujn tendencojn. La NEJ-estraro deklaris tion sia
cxefa celo por 1996. La motivoj estas plurecaj:
- NEJ deziras certigi la dauxran ekziston de e-istaro en gxia celgrupo;
- NEJ deziras certigi la dauxran ekziston de si mem;
- granda e-istaro en Nederlando bonas por tuta Esperantio;
- pli granda membraro donas supoze pli grandan aktivularon, do tiel pli multajn
eblojn servi la membrojn kaj aliajn e-istojn;
- cxiukaze, neniu NEJ-ano (nek rauxmismano, nek finvenkismano) kontrauxas
kreskon de la e-istaro.
Tasko de KpE
KpE konsideras sian taskon ene de la politiko de NEJ, kaj ja tiel:
gxi estigu situacion en NEJ, kiu dauxre estigu iompostioman kreskadon
de la e-istaro ene de la celgrupo de NEJ, kaj de sia membraro, kaj certigu la
dauxran ekziston de ili.
KpE faru tion, laux oportuno, per agoj de si mem, aux per konsilo de agoj
al NEJ, baze de plano (kaj jen gxi).
Tasklimigo
Por sxpari siajn limigitaj fortojn, KpE konsideras ekster sia taskaro:
- umojn ekster la povo de NEJ (ekzemple sxangxi Esperanton aux Esperantumon,
aux estigi la Finan Venkon);
- decido kio estu la senco de Esperantumo; cxiuj elektu por si mem.
- e-istigo de ne-celgrupanoj;
- estigo de simpatiantoj kiuj neniam lernos la lingvon, aux homoj kiuj nur
lernas la lingvon, kaj ne e- istigos (laux la difino de KpE).
Oni ne komprenu, ke KpE kontrauxas e-istigi ekstercelgrupanojn, aux allogi simpatiantojn
aux nur-parolantojn. Kiel kromefiko de e-istigado tio ne malhelpas, sed gxi ne
estu celo; gxi kostus multan homforton kaj monon, sed relative malmulte kontribuus
al la celoj de NEJ kaj tiuj de KpE
, kaj al Esperantumo. Vidu cxe Principo pri relativa
efiko en Strategio por plia klarigo.
Krome, oni konsciu, ke esperantistigo
ne samas al informado en la senco de la politiko de GEJ.
Baza Strategio
Problemo
La gxenerala problemo jam pritraktigxis en Politiko.
Koncize, la problemo estas ke en la nuna situacio ne suficxe da celgrupanoj e-istigas.
Limigaj faktoroj
Jenaj faktoroj limigas la solvon de la problemo:
- Cxefa limigo kauxzas la malgrandeco de NEJ, kaj la diseco de gxia membraro:
tio problemigas trovi suficxe da aktivuloj jam en la nuna situacio.
- NEJ ankoraux havas suficxe grandan surpluson da mono, kaj disponeblas iom
da por unufojaj investoj je dauxraj umoj. Aliflanke, NEJ enspezadas malmulte,
do e-istigado ne ade kostu multe.
Celo
KpE celas ke pli multajn homojn el la celgrupo de NEJ farigxu esperantistoj
(laux la difino de KpE), kaj ja nur tio: vidu cxe Tasklimigo
.
Kialoj de cellimigo
KpE elektis limigi la celon tiel cxar:
- nur e-istoj laux la difino de KpE kontribuas
al la plej grava valoro de esperantumo: ebligi altkvalitajn kontaktojn kun
aliligvanoj (Por esperantumi oni nepre bezonas aliajn e-istojn);
- nur kontribuas e-lernintoj kiuj ne tuj-poste kabeas aux neniam plu esperantumas;
- necesas sxpari homforton, kaj igo de tiaj e-istoj relative
plej efikas: vidu cxe Principo de relativa
efiko.
- supoze, malpli malgranda ono el tiuj e-istigxintoj farigxos aktiva
kiel NEJ-membro, kaj tio tre gravas por la dauxra funkciado de NEJ.
Gxenerala strategio
Baza Ideo
Laux la visio de KpE, e-istigado enhavas ne nur varbado aux kursgvidado;
gxi estas la aro de sinsekvaj okazoj, kiu etendas de ekzistsciigo per informado,
gxis la sociala integrigxo en Esperantio. Kompreneble, la trajekto de e-istigaj
okazo, ne estas fiksa, sed diferencas individue. (Ekzemplo: ekzistsciigo per gazetartikolo
- informpeto - Paska Kurso - Praga Kurso - partopreno je IS)
Oni komprenu la e-istigan infrastrukturon kiel la aro de iloj, okazoj
kaj arangxoj, kiuj kontribuas al e- istigxo. KpE visias la tuton kiel integrajxo.
Principoj
Principo de relativa efiko
Kompreneble KpE cxefcelas plejgrandigi absolutan
efikon de la e- istigado: oni deziras la plej grande eblan kiomon de e-istoj.
Sed, limigas la kiomo de fortoj (speciale homaj fortoj). Tial oni uzu la fortojn
de NEJ ekonomie. KpE strategie elektas cxefe strebi al relativa efiko.
Principo de pliigo de ek-esperantistigxo
Por granda absoluta efiko , oni igu ke pli multaj
homoj ekas e-istigxi, aux, laux la terminaro de KpE, eniras la Infrastrukturon.
Plej pensproksime oni povus fari tion per simpla plimultigo de publika informado.
Sed tio ege multekostas (laux mono kaj homforto), speciale se estas per amaskomunikiloj,
kaj relative kaj absolute malmulte efikas (Nura ekzistosciigo gxenerale ne suficxas
por emigi homon ek-e-istigxi). Krome, la malgrandeco de NEJ kaj la manko de
la bezonataj kontaktoj tre malhelpas la aligxon al la amaskomunikiloj. KpE ne
kontrauxas plimultigi publikan informadon, sed gxi ne estu la cxefa strategio.
Prefere oni apliku la principon de relativa efiko.
Principo de pli-efikigo de esperantistigo
En la nuna situacio multaj e-istigxantoj perdigxas "survoje" en la Infrastrukturo , inter ek-e-istigxo kaj fin-e-istigxo. Alivorte,
la relativa efiko de la Infrastrukturo estas malgranda. La kauxzoj estas diversaj:
- e-istigxantoj perdas la emon aux la eblon, cxar estas longa dauxro inter
du e-istigajxoj, kaj intertempe aperas aliaj okupoj;
- la pasxo inter du sinsekvaj e-istigajxoj estas tro granda por e-istigxantoj.
- e-istigxantoj pro koincido ne povas partopreni sekvan e-istigajxon;
- e-istigxantoj ne scias aux forgesas pri okazanta e-istigajxo;
Laux KpE tre indas kaj relative facile eblas malpliigi tion, kaj tiel pligrandigi
la relativan efikon de la e-istigaj okazoj. Tial oni plibonigu la e-istigan infrastrukturon.
Esenco de la Strategio
KpE strategias plibonigi la esperantistigan infrastrukturon tiel:
- Oni igu ke pli da celgrupanoj ek-e-istigxos tiel:
- por oferti pli multajn eblojn de ek-istigxo, oni utiligu novajn komunikilojn
(ilajn kaj agajn).
- por pligrandigi la relativan efikon oni informadu koncentrante al celgrupoj,
kies anoj supozate pli facile e-istigxas.
- oni pligrandigi la relativan efikon de informiloj kaj informagoj oni
pliigu la allogon.
- Oni igu ke pli da e-istigxantoj fin-e-istigxos tiel:
- forpreno de psikaj kaj praktikaj baroj kaj la nekontinuajxoj en la nuna
infrastrukturo,
- informado kaj stimulado de e-istigxantoj dum la tuta trajekto.
Efektive, cxio cxi temas pri komunikado.
Realigxo
Nun staras la demando, kiel efikigi la cxi-supran strategion.
Problemo
E-istigo estas komunikado. Tio postulas:
- komunikajxojn, en formo materiala aux parola;
- agoj por transigi la komunikajxojn al la celato.
Kune ili estas komunikiloj apartenantaj al infrastrukturo. Ili relative
efiku.
Niaj informoj atingu la celatojn. Antaux ol unta esperantisto estas montrinta
sian intereson pri esperantumo, tio estas malfacila, cxar oni ne antauxe scias
kiuj ili estas. La problemo estas duflanka:
- La sperto lernigas ke gxenerale, ek-e-istigxo postulas intensan, longedauxran
kaj multenhavan informadon al la e-istigxonto. Malhelpas la nescio kaj la
antauxjugxoj pri e-o de la informatoj.
- Se ili tamen suficxe informigxus, nur eta ono el ili havus suficxe da intereso
kaj tempo.
Jen la problemo: kiel oni sukcese atingu per komunikadon multajn e-istigeblulojn
sen tro da laboro, kaj kiel la komunikajxoj estu, por ke ili efiku je e-istigo.
Ankaux post interesomontro estas la demando kiel kaj kion komuniki, por ke
la interesomontrinto efike e-istigxu. Sed tiam estas la avantagxo, ke oni konas
la interesaton.
Fine, staras la demando, kiel certigi, ke cxiu cxi komunikado vere -kaj dauxre-
okazos.
Divido
Unue, baze de la cxi-supra, estas du sub-strategioj.
Due, la taktiko priskribas kiel la strategioj
ne restu nur bonaj intencoj.
Infrastruktura Strategio
Cxar la situacioj malsamas, la cxapitro estas dividita en du partoj: unu por la
situacio antaux la interesomontro, kaj la alia post
gxi.
Antaux interesomontro
Tiuparte, estas la plej granda problemo; vidu cxe Realigxo
de Baza Strategio.
Principe
Principo de koncentro
Nek eblas nek sencas e-istigi cxiujn homojn. Por relativa efiko, oni koncentru
la fortojn je la jes-e-istigebluloj. Tial oni sercxu grupojn, kiuj relative facile
e-istigeblas, kaj uzu informkanalojn per kiuj oni povas atingi ilin.
Principo de persona informado
La sperto lernigas, ke e-istigo plej ofte okazas per la neformala informado kaj
stimulado de la personaj kontaktoj de jam-esperantistoj al siaj konatuloj (amikoj,
kolegoj, parencoj ktp.). Ne eblas devigi fari tion al la NEJ-membroj, sed jes
eblas sugxesti kaj faciligi.
Principo de publika sciigo
Ek-e-istigo gxenerale postulas intensan informadon. Gxenerale publikaj anoncoj
estas ne suficxe ampleksaj por transigi suficxe multajn informojn. Aliflanke ekzistas
homoj, kiuj jam kasxe ekinteresigxis pri esperantumo; fakte ili jam ek-e-istigxis,
sed ankoraux ne scias la vojon al plua e-istigxo. Tial, tamen indas uzi la eblojn
anonci per publikaj komunikiloj.
Konkrete
Faciligo de neformala informado
La neformalan informadon de unuopa e-isto al siaj konatuloj oni ni plioftigu tion
per ofertado de faciligiloj, kiel tujpreta informaro, al la membroj.
Informado al interesutaj grupoj
Oni utiligu la kontaktojn kun organzitaj grupoj, en kiu, supoze, estas pli da
interesebluloj. Oni sercxu ilin, oni kontaktu kun ili, por ke oni povu informadi,
ekzemple per prelego, aux per artikoloj en organizaj komunikiloj.
Publika sciigado
KpE strategie elektis koncentri je pliefikigo de la infrastrukturo, anstaux je
amasinformado. Tamen oni utiligu ilin, sed pli relative efike. Vidu cxe Taktiko.
Konstanta kontaktkanalo
Esence gravas postkontaktebliga kanalo, kiu dauxe ne sxangxas, cxar gxi aperu
en informiloj Jen la gravaj kanaloj:
- posxtadreso: cxiam funkcias.
- telefono: estas mense malaltsxtupa kontaktilo, sed postulas ke respondanto
regulece estas cxe la telefono, kaj dauxre atingeblas cxe la sama numero.
- komputila retadreso: malaltsxtupa, kaj respondi eblas de cxiu ajn retkonektita
loko, sed multaj homoj ne havas la eblon uzi gxin.
Post interesomontro
Post interesomontro de unta e-isto pli facilas e-istigo, unue cxar oni ne plu
devas igi ke la e-istigxanto ek-e-istigxu, kaj due, cxar oni ja konas la e-istiganto.
Tamen, ankoraux multaj e-istigxantaj perdigxas tie, cxar oni pro diversaj kialoj
ne atingas ilin.
Principe
Principo de sinsekvo
Perdigo okazas, cxar estas nekontineco post iu e-istiga arangxo.
Cxiu infrastrukturero cxiam montru la vojon al la sekva, por malpligrandigi
la pasxon inter ili al la e- istigxanto.
Principo de sxancopliigo
Perdigxo okazas ofte, cxar, pro iu okazo, e-istigxanto ne povas partopreni e-istigan
arangxon. Por pligrandigi la trafsxancon:
- oni ofertu arangxojn pli ofte;
- oni pli efike uzu la ekzistantajn arangxojn de aliaj e-organizoj;
- oni ekuzu novajn informkanalojn.
Konkrete
Postkontaktebligo
Informante al la publiko, oni cxiam montru al kurso aux alia e-istigan arangxo.
Tial oni kolektadu la gxustajn informojn pri cxiuj e-istigaj arangxoj kaj la bezonataj
kontaktkanaloj (personoj, organizoj, adresoj ktp.), por ke ili pretu kiam ili
bezonatas.
Krome oni zorgu ke anoncata kontaktkanalo dauxre funkcios.
Postzorgado
Oni ade atendu cxiujn e-istigxantojn, ne nur cxe NEJ, sed ankaux cxe aliaj arangxoj,
por ke oni povu stimuladi ilin, kaj montradi la vojon al sekvaj e-istigaj arangxoj.
Tial oni bezonas centre teni dosieron pri la e-istigxantoj, kaj regulece informigxi
cxe cxiuj e-istigaj arangxoj pri ilia ekzisto.
Utiligo de Internet
Internet havas siajn propraj fortojn:
- gxi estas publika komunikilo, sed tamen facile atingebla por "elsendado";
- gxi ebligas transdoni multajn informojn;
- gxi estas moderneca kaj amuza;
- gxi teknike tre faciligas internaciajn kontaktojn, kaj tiel pligrandigas
la intereson pri esperantumo.
Estas ankaux malfortojn.
- Same kiel en la reala mondo, malfacilas atingi nekonataj interesutoj.
- Ne cxiuj disponas je retatingo.
Do oni utiligu Internet kiel konstanta kontaktkanalo kaj publika informilo, sed
nur krom la tradiciaj komunikiloj.
Komunika Strategio
Por ke la komunikajxoj pli efiku, oni plibonigu ilian kvaliton laux aspekto, formo,
kaj enhavo. Temas cxi tie ne nur pri komunikado permateriala, sed ankaux pri komunikado
parola: ankaux tiu havas "aspekton", manieron, kaj enhavon.
Aspekto
Kompreneble, la komunikajxoj estu alloga, belaspekta, profesieca, nuntempeca,
okulfrapa ktp. Tio postulas pli multe da mono kaj laboro, sed la efikopliigo indigas
tion.
Nuntempe oni pli kaj pli konscias pri tio, kaj ankaux agas tiel: ni dauxrigu
tiun tendencon.
Maniero
Principe
- Oni ne provu adapti la celgrupon per informado, cxar tio multe malfacilas
kaj malmulte efikus. Ni faru inverse: la informato cxiam pravu: ne cxefe pri
faktoscio, sed jes pri valoroj, kredoj, interesoj, principoj ktp. Tio estas
cxefprincipo de la merkatumado.
- Oni nek altrudu e-on nek konvertu al gxi; oni ja ofertu gxin. Komercece
pli sagxas pretendi, ke tion, kion oni ne povas, oni ankaux ne celas. Krome,
estas pli simpatiiga.
- Oni ne defendu e-on: la kontrauxantoj tamen ne e-istigxos. Oni uzu la tempon
kaj energion por montri al la jes-interesebluloj la valorojn kiun esperantumo
jes havas. Krome, gxi enhavas nek malbonon nek devigon, do ne estas kialo
je defendado.
- Oni ne kalumniu kontraux konkurencaj aferoj. Oni ne neu la valorojn de la
konkurecajxo, sed montru ke esperantumo havas siajn proprajn valorojn, ekzemple
en aliaj situacioj.
- Oni adaptu la informilojn al la infrastrukturo. Ili adaptigxu al la situacioj
en kiuj ili estos uzataj. Same kiel en la infrastruktura taktiko, por relativa
efiko, oni koncentru al la informato intensan informadon.
Pli konkrete
- La informado pri Esperantumo estu kohera kaj konstantenhava. tial gxi estu
normigita, prefere internacie.
- Preferendas multaj konkretaj informoj pri malmultaj umoj, super la inversa.
- Anstataux direkte komuniki la valorojn de Esperanto, oni sugxestu ilin per
informoj kaj ekzemploj, por ke la informato mem konkludu.
- La komunikiloj gvidu la e-istiganton tra la infrastukturo: cxiu e-istigajxo
montru al sekva e-istigajxo.
- Rilate al antauxjugxoj, oni ne kontrauxargumentu ilin, kaj ecx ne menciu
ilin direkte. Prefere oni forprenu la antauxjugxon per kontrauxekzemplo, sen
mencio de la antauxjugxo mem.
Detale
Oni verkis jam amason da detalecaj konsilaroj pri tio, do ne traktindas cxi tie.
Vidu la konsilatan literaturon .
Enhavo
La Maniero temas pri la kielo de komunikado, la
jena temas pri la kiono. Gxi estu tiel, ke gxi efike emigas je e-istigxo.
Problemo
Esperantistigo estas tre kosta investo. Kostas multan tempon kaj klopodon lerni
la lingvon kaj ekkoni aron de aliaj esperantistoj kun kiuj oni povas komuniki.
Kontraux la investo staras la valorojn kiujn havas esperantisteco. Por ke
ankoraux-ne-e-isto akceptu la investon kaj e-istigxu, oni devas komuniki valoraron,
kiu, laux la percepto de la ne-e-isto, suficxe indigas la investadon.
Alpublika Visio
Visio estas gxenerala ideo pri la esto kaj la senco de esperanto: oni bezonas
iun vision por komuniki la valorojn de esperantisteco.
Ekzistas jam diversaj visioj: la Interna Ideo, Finvenkismo kaj
Rauxmismo estas nur kelkaj el ili. Ili povas esti tauxga por la jam-e-isto
mem. Sed la celato estas la ankoraux-ne-e-isto; kaj tiu malsamas de ni e-istoj
laux scio, opinio, kredo, sperto ktp. Kio funkcias cxe la jam-e-isto, ne auxtomate
funkcias cxe la ankoraux-ne-e-isto. KpE ne celas decidi kion visiu la unuopan
e-iston, cxar nek eblas nek sencas devigi tion. Tamen, por efiko kaj uzeblo
dum e-istiga komunikado, unu vision oni ja elektu. Tiu nomigxas alpublika
visio; oni distingi tiun de la internaj visioj (ekzemple Finvenkismo
kaj Rauxmismo), kiuj prisksribas la sencon de esperantumo laux la percepto
de jam-esperantistoj. Oni elektu la alpublikan vision kiu plej efikas.
Principoj pro la maniero
Ankaux cxi tie gravas la samaj principoj de la Maniero.
- Oni ne provu adapti la celaton per informado: ni faru inverse. La informato
cxiam pravu, ecx se fakte malprave.
- Esperantumo estu ne altrudo aux devigo, sed oferto al tiuj, kiuj deziras
gxin.
Principo de ne- neuxtraleco
La visio estu neuxtrala, en tiu senco, ke gxi estas akceptebla al la plejmulto
de la Esperantistoj. Tamen gxi ne estu tro neuxtrala. Por la efiko gravas nur
la kiomo de jes-allogatoj, ne la kiomo de ne-allogatoj kaj mal-allogatoj. Se,
por eviti ke iu malkonsentus aux ofendigxus, oni farus la vision tro neuxtrala,
ne restus iun sencon de e-istigxo en gxi. Oni optimumigu la vision laux efiko,
inter neuxtralecon kaj malneuxtralecon. Plue, certe estas neniu kialo por provi
placxi al ekstremistoj: funkcius ja kontrauxige.
Principo de racio kaj emocio
La visio konsistu kaj el racia parto kaj el emocia parto. La racia
parto donas praktikan valoron al e-istigxo, la racian parton igas ke e-istigxo
donas bonan senton. Bona ekzemplo estas la klasika Zamenhofa Finvenkismo, kiu
estas kombinacio de la emocia Interna Ideo kaj la racia internacia-helplingvo-ideo.
Nur-racia visio ne funkcius. Cxiam ekzistas samvalorhavaj alternativoj, kiuj
kostus malpli da investado. Laux la percepto de ne-e-isto, investo je e-istigxo
ne indus.
Nur-emocia visio ankaux ne funkcius; ne sencas esperanto se mankas la eblon
praktiki gxiajn valorojn. La visio havu do ambaux, sed gravas ke ili kongruu.
Kriteriaro
- La visio bazigxu je valoro per kiu Esperantumo spertas malmultan konkurencon
de samecaj umoj, de umoj kiuj plenumas la saman bezonon, aux de umoj kiuj
forprenas la bezonon. Prefere la valoro estu unika.
- La visio estu kohera kaj ne enhavu kontrauxajxojn.
- La visio estu komunikebla al la celato.
- La celato mem spertu la bezonon je kiu bazigxas la visio. (Laux la percepto
de la celato, ecx se malprave!)
- La celato mem povuntu gxui la valoron je kiu bazigxas la visio, tuj post-kiam
sxli estos e-istigxinta, kaj prefere jam dume.
- La celato povu kredi la valoron (ecx se por tio necesus maltroigi).
- Ni ne kommuniku malveron aux troigon. (Seniluziigxintoj multe pli malvarbus,
ol varbus ni per kuniluziigo!)
- La visio ne alvoku malsimpation cxe la plej granda parto de la publiko.
(Eble ni iam bezonos gxian helpon.) Tio ne kontrauxas la principon
ke la malallogatoj ne gravas: malallogo ne nepre implikas malsimpatio.
- La visio ebligu aplikadon de la principoj de la forma strategio.
Jugxo pri ekzistantaj visioj
La Finvenkismo ne kongruas al la kriterioj 1, 4, 5, 6 kaj 9, kaj krome, la realigxo
implikus altrudon al cxiuj homoj.
Rauxmismo ne kongruas al la kriterioj 1, 3 kaj 6, do gxi estas iom malpli
maltauxga.
Nek la finvenkismaj, nek la post-finvenkismaj visioj kontentigas laux cxiujn
kriteriojn. Tial necesas disvolvi novan vision speciale por komunikado al la
publiko.
Konkrete kaj detale
KpE disvolvis propono pri alpublika visio. Pro la amplekso de tiu temo, gxi priskribigxis
en aparta cxapitro, kvankam gxi apartenas al la Enhava Strategio. Legu pri gxi
cxe Visio .
Pri la detalaj komunikendajxoj oni jam suficxe verkis, do ne traktigxendas
cxi tie. Konsilatas la literaturon pri tio.
Visio
Jen la propono de KpE pri alpublika visio. La nocio reto (Nederlande: netwerk)
ludas gravan rolon en gxi. Tial gxi nomigxas Retismo.
Propono
Gxenerala koncepto
Esperanto estas internacia lingvo, speciale dezajnita por komunikado inter malsamlingvanoj.
Gxia parolantaro kune formadas mondvastan reton de multaj kaj diversecaj
organizoj kaj unuopuloj. En tiu reto, la anoj okupigxas pri kaj per internaciaj
kontaktaktoj, kaj por tio uzas la lingvon. La celoj estas diversaj: eltende de
idealismo gxis komerco kaj amuzigxo. Ankaux la iloj estas diversecaj: eltende
de korespondado kaj internaciaj renkontigxoj gxis radio kaj Internet.
Koncize: Esperanto estas la propra lingvo de mondvasta sociala reto
speciale por cxio, kio rilatas al internaciaj kontaktoj. Esperantistoj
nomas tiun reton Esperantio.
Notu ke cxi tie ne temas pri Internet, kvankam gxi iomete interkovras
la Esperantan reton.
Cxefa valoro
La esperanto-reto faciligas la internacian komunikadon al siaj anoj, kiel celon,
kaj kiel ilon.
Unue, la lingvo mem helpas: gxi estas facile lernebla kaj perkomunikebla,
ankaux por altnivela komunikado. Due, faciligas la fakto ke gxi apartenas al
(preskaux) neniu parolanto kiel denaska lingvo. Tio estas avantagxo por ambaux
parolantoj: la parolanto ne devas adapti sian parolnivelon al la auxskultanto,
kaj la auxskultanto facile komprenas la auxskultanton cxar ili facile atingas
la saman lingvonivelon. Sed tiu flanko ne estas la plej grava.
La alia, pli grava valoro estas la ecoj de la parolantoj mem. Malgraux, aux
eble danke al, la malsameco, estas tamen kelkaj samecoj inter ili. Gxenerale,
ili deziras havi facilan aligxon al personaj internaciaj kontaktoj, trovi geamikojn
en internacia medio, kaj vojagxojn kiuj havas specialan valoron pro la persona
rekontigxo de alilandaj homoj. Tio vere kaj relative facile realigxadas, kaj
per la komunaj deziroj de la retanoj mem, kaj per la arangxoj, aktivajxoj kaj
komunikajxoj por kaj per kiu oni agadas kaj kunlaboradas.
Koncize: esperantisteco valoras por facile havi altkvalitajn personajn
internaciajn kontaktojn, internacian amikaron, kaj specialvalorajn vojagxojn.
Slogane temas pri: internaciaj kontaktoj, amikoj, vojagxoj. (Tiu slogano
oni fakte uzis antaux kelkaj jaroj varbante por kurso en Nederlando.)
Derivataj valoroj
- Estas vasta aro kaj diversecoj de organizoj kaj arangxoj, kaj uzante unu,
oni facile transiras de unu al alia arangxo, cxar ili apartenas al la sama
reto.
- Esperantio ne limigxas je iu celgrupo: cxia homo povas kontaktigxi kun cxia
homo. La diverseco estas kroma cxarmajxo de Esperantio.
- Estas relativa toleremo en Esperantio, cxu sekve de, cxu kauxze de la diverseco
de siaj anoj.
- Esperantistoj interkomunikas ne kiel anoj de popoloj aux aliaj grupoj, sed
kiel individuaj homoj.
- La retanoj multe kunlaboras. Cxiuj akceptas ke la aliaj profitas de arangxoj,
sen antauxvidi tujan kontrauxkompenson. Oni akceptas tion, cxar nete cxiuj
profitas de cxiuj.
- La reta komunumo portas propran internacian kulturon, kiu ankaux kontribuas
al siaj valoroj.
- Esperantisteco povas esti amuza.
- Esperantio almenaux ne havas lingvoproblemon.
Rilatoj al specifikaj temoj
la ekzisto de NEJ
Por kio ekzistas NEJ? NEJ estas nur loka ero de la reto. Tamen gxi havas jenajn
gravojn:
- NEJ ligas untaj e-istoj en sia lando al Esperantio (per esperantigo, kompreneble).
- NEJ ligas la lokajn e-istojn al Esperantio en la cetera parto de la mondo.
- NEJ kiel organizo servas per siaj arangxoj, kaj tiel kontribuas al la valoro
de esperantumo.
Tiel, NEJ kiel loka peranto de la reto, servas kaj sia membraro, kaj Esperantio.
Esperantistigo
La cxi-supraj valoroj jam nun realigxis. Kial tamen e-istigi pli da homoj?
Unue necesas por la kontinueco de la reto. Due, pli granda anaro kreos pli
multajn eblojn starigi novajn arangxojn kaj plibonigi la ekzistantajn, kaj tiel
pli valorigos esperantistecon.
Ne-esperantistigo
Esperantumado ne estas devigendajxo, sed io, kion oni memelekte jes aux ne kunfaras.
NEJ ne altrudas gxin, sed al tiuj kiuj deziras e-istigxi, NEJ volonte ofertas
siajn servojn.
aliaj lingvoj internacie uzataj
Rilate al komunikado inter malsamlingvanoj, ne sencas nei la utilon de naciaj
lingvoj kiel ekzemple la angla, la franca kaj la hispana. Esperanto ne konkurencas
ilin; gxi havas sian propran utilon en specifikaj situacioj. La lingvo, kune kun
sia reto, ne nur ebligas interparoladon, sed ankaux tre faciligas trovi la altkvalitajn
kontaktojn.
Malnovaj visioj
Retismo nek jesas nek neas la pli malnovajn visiojn kiel la Interna Ideo kaj la
Finvenkismo, kaj relative novajn kiel la Rauxmismo.
Sed oni metu ilin en la kunteksto de la historio de Esperantio. Tiuj ideoj
estas idoj de siaj tempoj, kaj estas historia disvolvado inter ili.
Kostoj de esperantistigxo
Esperantistigxo estas labor- kaj tempokosta investo. La retismo neniel povas sxangxi
tion, sed oni povas aldoni kroman kontrauxvaloron: lerni Esperanton kaj ekkoni
Esperantion estas iome amuza kaj kontentiga per si mem.
Idearo bazanta la proponon
La reto-koncepto estas metaforo per kiu oni povas facile transigi la verajn ecojn
de Esperantio. Krome, la vorto "reto" sonas (almenaux en la Nederlanda)
positiva: moderna, sukceseca, dinamika. Gxi ankaux akceptebligas la ideon ke Esperanto
havas sian propran kulturon: la reta komunumo kune havas gxin. Gxia valoro ankaux
ne dependas de iu morgauxa "fina venko": gxi estas realajxo de hodiaux.
Ne estas kialo altrudu gxin al cxiuj: oni jes aux ne partuprenu laux propra deziro,
la valoroj de Retismo ne dependas de gxi.
La Retismo estas neuxtrala, en tiu senco, ke gxi ombrelas multajn aliajn ideojn
pri la valoro de esperantumo, etende de idealismo gxis amuzigxo; tiuj elektu
la unuopaj anoj por si mem. La Retismo ne tute kovras la aliajn visiojn, sed
gxi ankaux neniel kontrauxas ilin. Ecx Finvenkismo povus trovi lokon sub gxi:
oni povus vidi la nune ekzistantan reton kiel intertempa stadio.
La racia valoraro estas klara: facilaj internaciaj kontaktoj, kaj amuzegaj
vojagxoj relative malmultekostaj. La emociaj valoroj estas ne rekte komunikeblaj,
se ja sugxesteblaj en la kunteksto de Retismo. Ili estas sociemeco, toleremo,
internacia amikeco, kredo je ekvaleco de cxiuj homoj, kaj la reciproka mensa
pliricxigo. Por ne timigi kaj jes alparoli, ili estas metitaj en konkretan formon,
aux per ekzemplo, aux per konkretenhava nocio. (Tial oni ne parolu pri "amikeco"
sed pri "amikoj".)
La Retismo ankaux respondas al la (vere suficxe oftaj) demandoj pri la senco
de NEJ kaj siaj esperantistigaj agadoj.
Valortakso de la propono
Oni taksu la valoron de Retismo laux la kriteriaro
.
- Pri la valoroj de la Retismo, Esperantumo ne estas unikajxo: en tiu tereno
konkurencas aliaj organizoj kaj arangxoj kiuj praktikas internaciajn kontaktojn
inter junuloj. (ekzemple la skolta movado, AEGEE, Internacia Konstruordo ktp.)
Esence, Esperantio malsamas nur cxar gxi ne havas internan lingvoproblemon!
Tial oni komuniku cxiujn cxi valorojn kombinacie.
- Kohero kaj konsekvenco: senprobleme.
- La komunikeblo nur parte bonas. La valoroj de la Retismo estas bone komunikeblaj:
ili estas konkretaj, aux metigeblaj en konkreta formo, kaj ili estas kompreneblaj
al niaj celgrupanoj. Ankaux facile troveblas konkretaj ekzemploj de tiuj valoroj.
Sed la valoraro nur havas allogan valoron, se gxi estas komunikata entute,
kune kun la ekzemploj. Tio postulas grandan kvanton kaj denson de informoj.
Por tio en multaj informadaj situacioj simple mankas la eblon. La visio ne
estas sloganigebla kiel la Finvenkismo: "dua lingvo por cxiuj".
- Ekzistas suficxe granda merkato por arangxoj kiuj enhavas la valoraro de
la Retismo. Estas ja minoritato kiu interesas pri internaciaj kontaktoj, sed
KpE strategie elektas por gxi.
- Tuja gxueblo: jes, kaj per Paska aux Praga Kurso oni povas gxui jam dum
esperantistigxado bonan etoson en internacia medio.
- La valoraro kredeblas, se ili estas komunikataj kune kun ekzemploj.
- Malvero kaj troigo ne necesas.
- Malsimpatialvoko ne okazas, male.
- La Retismo tute kongruas al la forma strategio.
Taktiko
Problemaro
Gxis cxi tie, la frazojn pri la strategioj havas la formon "Oni faru umon".
Nun staras la demando, kiu estu tiu "oni", kaj kiel tiu faru la "umon"
sen tro da homforto.
Gravas, ke efika e-istigado funkciu ne nur unu fojon, sed ja dauxre, ankaux
post kiam KpE estos fininta gxian laboron.
Principe
Principo de respondecigo
Se ne iu respondecas pri iu tasko, gxi ne, aux almenaux ne dauxre, estos farata.
La sperto montras ke, praktike, nur estraranoj dauxre faras konstantajn taskojn,
cxar ne restas iu alia kiu faras ilin. Komisionoj sen klara tasko fakte cxiam
formortas, speciale se mankas al gxi finan celon.
Por certigi la faradon de konstantaj taskoj, oni respondecigu iujn homojn
pri ilin. Oni respondecu nur konstantan organizajxon pri la konstantaj taskoj,
kaj gxi havu klaran taskaron.
principoj de preparo kaj delegado
Respondecigo de konstanta organizajxo kauxzas riskon je supersxargxo de la anoj,
rezulte je nefaro. Tial oni malpezigu gxian taskaron, per antauxpreparo de iliaj
laboroj, kaj per delegado de unufojaj grandaj taskoj.
Tiuj preparaj kaj unufojaj taskoj faru okazaj komisionoj projekte, iniciate
de la konstanta organizajxo. Supoze, ekzistas membroj kiuj emas aktivi, sed
nur se ne konstante, kaj celante je iu konkreta rezulto. Oni efikigu la limigitan
aktivemon de tiuj membroj, per oferti al ili la eblon partopreni je tiaj projektoj.
Pli konkrete
Antauxpreparo de informado
En formala aux (ofte ne antauxvidita) neformala informokazo, ofte oni demandas
malfacilaj, tiklaj, detalaj (ekzemple, kiam okazos kurso) aux alie silentigaj
demandoj pri Esperanto. Por ke informantoj cxiam sciu kion kaj kiel ili informu
kiam tia okazos, disponeblu antauxpreparitaj informoj, en presita formo. Post
la informago, la informanto povas doni la presajxon al la informato, por la memoro.
Pli-efikigo de la esperantistigista laboro
Por malpezigi kaj pli-efiki la laborojn de la konstantaj e-istigistantoj oni preparu
ilianjn laborojn jene:
- Por ke oni cxiam facile trovas la eblajn amasinformkanalojn (kontaktadresoj
de jxurnalistoj kaj redaktejoj de magazinoj, gazetoj, kaj radio- kaj televidoprogramoj
ktp.), oni tenu dosieron pri iliaj kontaktadresoj.
- Oni antauxpreparu sciigilojn kaj pretajn artikolojn por ke ili baldaux kaj
sen multe da laboro pretu kiam ili bezonatas.
- Oni tenu konstantan kontaktadreson kiujn amaskomunikistoj povas utiligi
por kontakti NEJ.
Adapto de organiza strukturo
KpE proponas adapton de la organiza strukturo de NEJ. Tiel kreigxu situacio, en
kiu dauxre certigxas efikan e- istigadon. Vidu cxe Propono
al NEJ.
Agaro
Jen finfine la konkretaj proponoj.
Propono al NEJ
Sxangxo de la organiza strukturo de NEJ estas ekster la povo de KpE, sed gxi povas
proponi tion al la membrokunsido. Do KpE proponas jene.
Oni starigu konstantan komisionon pri cxio rilata al esperantistigo. La taskaro
de tiu komisiono enhavu principe nur konstantantajn taskojn. Gxi iniciatu kaj
delegadu unufojajn taskojn al specialcelaj projektaj komisionoj. Almenaux unu
el la anoj estu ankaux estrarano, por certigi la necesan komunikadon kaj kunlaboron
inter la du organizajxoj. Tiu posteno anstatauxu la nunan estrarpostenon pri
Publikaj Rilatoj.
Por sxpari la fortojn de siaj anoj, la komisiono okupigxu nur pri esperantistigo.
Tial oni disigu la membro- administrado de gxi.
Unuainstance gxi funkciu je eksperimenta bazo, dum unu jaro. Post tiam oni
postjugxu gxian funkciadon, kaj decidu cxu dauxrigi aux sxangxi. Intertempe
gxi ankaux pluplenumu la taskon de la nuna KpE.
Konstanta Komisiono
La konstanta organizajxo respondecu pri la konstanta taskaro. Por sxpari la fortojn
de la anoj, gxi estu disdonata al tri homoj. La postenoj temu respektive pri la
Eksteraj Kontaktoj, Internaj Kontaktoj, kaj pri la Iloj.
La preparaj taskoj, por malpezigi la laboron de la komisiono, farigxu projekte,
instige de KpE. La aliaj unufojajn projektojn, instigu unuainstance la komisionano
pri Iloj.
Detale pri la taskodisdono, KpE proponas jene. Tamen, la komsionono cxiam
povos interne intersxangxi kelkajn taskojn, ankaux cxar la praktiko devos ankoraux
montri, kia taskdisdono estas la plej oportuna.
Komisiito pri Internaj Kontaktoj
- gardado pri la integrigxo kaj kontinueco de la infrastrukturo;
- stimulado de e-istigantoj per persona komunikado (letere, telefone);
- tenado de dosiero pri e-istigantoj;
- tenado de kontaktoj kun respondecantoj kaj/aux organizantoj de e-istigaj
arangxoj, kaj aktiva sercxado de e-istigantoj en e-infrakstrukturajxoj ekster
NEJ;
- instigado de kurs-organizado;
- postzorgado de kursanoj;
- esti fiksa kontaktulo por e-istigantoj kaj orgizantoj de e-istigaj arangxoj.
Komisiito pri Eksteraj Kontaktaj
- informado al interesutoj je peto;
- informado en publikaj komunikiloj je peto;
- esti fiksa kontaktulo por publikkomunikistoj (jxurnalistoj, programfaristoj)
kaj informpetantoj;
- aktiva sercxado de kontaktoj kun publikkomunikistoj kaj celpgrupaj organizoj;
- tenado de dosiero pri komunikaj kanaloj;
- instigado de organizado de inform-arangxoj.
Komisiito pri Iloj
- gardado de unueco de alpublika bildo pri esperantumo;
- konsilado pri informajxoj;
- elpensado kaj konceptado de informiloj, kaj instigo je farado de varbiloj,
preparado de artikoloj ktp.;
- respondecado pri la informiloj kaj materialoj (Dorsosako, TTT-ejo, paperaj
informiloj, ktp.), kaj pri ilia disponeblo;
- reguleca farado de aktuala informilo kun eventoj kaj adresoj: gxi servu
kaj kiel helpilo por informantoj, kaj kiel informilo al interesutoj;
Agoj de KpE
Al KpE restos nun jenaj taskoj:
- startigo de la nova konstanta komisiono pri esperantistigo;
- starigo de dosiero pri e-istigxantoj kaj pri e-istigaj arangxoj;
- starigo de dosiero pri informkanaloj;
- diskonatigo de la kontaktuloj en Esperantio kaj cxe publikaj informkanaloj.
- plua disvolvado de alpublika visio;
- disvolvo de Informaro por informantoj, vidu cxe la Projektoj;
- instigo de la unuaj projektoj.
Projektoj
Jenaj projektoj por la subteno de esperantigo estos farendaj.
- starigo de TTT-ejo pri NEJ kaj Esperantumo. Ne nur la belaspekto postulas
antenton, sed ankaux gxia ambauxdirekta ligigo al ne-esperantaj TTT-ejoj;
- faro de nova faldfolio pri la konkretaj ebloj de esperanto kaj NEJ, komplementa
al "Zo gemakkelijk is Esperanto" ("Tiom facilas Esperanto").
Gxi anstataux la nunan folion "Wat is NEJ" ("Kio
estas NEJ");
- faro de faldfolio pri esperantumo gxenerale, laux la stilo de demandaro-repondaro;
gxi cxefe servu kiel helpilo por informantoj, sed ankaux disdoneblas al interesutoj.
Gxi enhavu gxeneralajn informojn, faktojn, internacie normigitajn kvazauxfaktojn
(ekzemple, la kiomon de e-istoj en la mondo), kaj ekzemplojn.
- faro de kompakta konsilaro por informantoj, gxi enhavu konsilojn pri la
maniero, pri la terminaro, kaj pri jes- aux ne-direndajxoj;
- antauxpreparo de respondaj kaj informaj leteroj, por sxpari tempon al la
komisiono.
- verko de antauxverkita artikolo por magazinoj, gazetoj, ktp.
- preparo de antauxverkita prelego, kompletita per diversaj informmaterialoj
(vidbendo, lumbildoj, transparantaj folioj ktp.);
- dezajno kaj preso de nova leterpapero kaj kovertoj.
Konsilo al NEJ
Kvankam estas ekster la tereno de KpE, tamen jen rimarko pri la aliaj servoj de
NEJ: la renkontigxoj kaj la membrogazeto JEN.
Ili tre gravas, kaj ne nur cxar ili valorigas membrecon je NEJ kaj tiel justigas
gxian ekziston. Ili ankaux kontribuadas al e-istigo: landa renkontigxo estigas
la socialan integrigxon de e-istigxantoj, kiel unua pasxo en Esperantion, kaj
JEN gravas kiel informkanalo. Esperantistigo neniel sencus sen ili.
Tial oni neniam forsxparu tiujn servojn por gajni aktivulojn por la e-istigado.
KpE sugxestas ja organizigi ecx duan cxiujaran renkontigxon, kun kurso simila
al la Paska Kurso, krom la Paska Renkontigxo, por plifortigi la ligojn
inter la novaj kaj malnovaj NEJ-anoj kaj aliaj Esperantianoj, kaj por oferti
pli da sxancoj en unu jaro.
Fino
Valortakso
La plano ne vere estas novigo laux la eroj, kiujn KpE cxefe transprenis de ekzistantaj
ideoj kaj faroj. Tamen, suficxe novas laux la aro: la integrigxo de esperantistigajxoj
el cxiuj terenoj. Sed plej gravas ne la ideojn mem, sed la nura fakto ke kelkaj
homoj okupigxas pri ilin.
La plano kongruas al multaj el la principoj kaj kriterioj de la strategio,
sed pri kelkaj umoj gxi ne tute kontentigas, kaj gxia tuta realigxo ankoraux
dubindas: vidu la specifajn rimarkojn cxi-suben. Sed cxiukaze ne malhelpos.
La infrastruktura problemo
Je unu ege grava problemo, oni ankoraux ne trovis suficxe bonan solvon. Por ke
e-istigo vere efiku, necesas ke suficxe da homoj informigxas pri Esperantumo.
NEJ povos havi bonajn e-istigajn informmaterialojn kaj allogan vision relative
facile, sed mankas la ilojn por transigi tiujn efike e-istige al la publiko, pro
la malabundo kaj diseco de la interesebluloj. Tiu cxi problemo restas kiel la
cxefa baro al efika e-istigxo.
Antauxvideblas la tendencon, ke -se KpE sukcesos realigi sian planon- NEJ
havos relative pli multajn sindonemajn membrojn, sed absolutkvante multe malpli
grandan membraron,.
Solvoproponoj ankoraux tre bonvenas.
La mankoj de la visiopropono
La de KpE proponata alpublika visio ne tute kontentige plenumas la kriteriaron.
Cxefa manko estas gxia nekompaktigebleco. Tio problemas, cxar en multaj okazoj
ne eblas transigi grandan volumon da informoj. Plibonigoj aux alternativoj ankoraux
bonvenas.
La manko de homforto
Kvankam KpE multe atentis pri la problemo de homfortolimigxo, la plano restas,
rilate al la grando de NEJ, tre ampleksa, eble tro ampleksa. Laux ekstrapolo de
la nuna progresrapido de la KpE-agadoj, la finrealigxo de la plano versxajne dauxros
plurajn jarojn.
Krome, la jamnunaj problemoj pri la trovado de aktivuloj, maloptimismigas
pri la realigeblo de la plano. Aliflanke, nenionfarado certe ne plibonigas la
situacion. Plia homforto ankoraux bonvenas.
Malasertoj
Ne pretendigxas nepreco
La bona leganto rimarkis, ke la visioj, principoj kaj kriterioj en tiu cxi raporto
ne reprezentas la nepran veron, sed opinioj. Li aux sxi rimarkis ankaux, ke la
abstraktaj kaj gxeneralaj umoj en la plano foje bazigxas je konkretaj kaj detalaj
partoj, anstataux inverse: sxajne estas cirkla rezonado. La plano estas prezentata
en hierarkia formo, por esti pli facile komprenebla. Sed gxia vera strukturo ne
estas tiel: gxi estas kvazaux puzlo, en kiu la eroj devas kongrui unu al la aliaj.
KpE do ne neas la eblon kaj tauxgon de aliaj ideoj pri esperantistigo-rilataj
temoj.
La plano ne nepre tauxgas por tuta Esperantio
Tiu cxi plano oni elpensis speciale por la situacio de NEJ, en Nederlando, en
la tiama tempo. Tiu situacio ne nepre samas al tiu de alia asocio, lando, aux
tempo. Cxiuj transprenu el tiu cxi raporto la erojn kiujn oni trovas tauxgaj laux
la propra jugxo.
Centpocenta efiko ne eblas
Ecx tute optimuma infrastrukturo ne rezultus je e-istigxo de cxiuj ek-e-istigxintoj.
Cxiam restas faktoroj kiujn oni ne povas influi, kiel tamen-ne-intereso kaj personaj
cirkonstancoj (ekzemple temporaba studo aux laboro).
Esperantistigo ne interkovras Informadon
Onu notu, ke esperantistigo ne samas je la nocio informado en la
politiko de Germana Esperanto-Junularo, kvankam ili jes parte kovras unu
la alian. Informado, kontrauxmete de e-istigo, ne enhavas la post-informadajn
e-istigajxojn (ekzemple kursgvidado kaj postzorgo), sed jes enhavas kiel celojn
simpatiigi kaj ekzistsciigi la tutan publikan pri Esperantumo. Rilate al e-istigo,
tiuj lastaj estas dezirindaj kromefikoj, sed ne celoj.
KpE strategie elektis tiel, cxar gxi pensas, ke e-istigo pli utilas kaj realigeblas
en la situacio de NEJ. La situacio de GEJ malsamas pro diferencoj de landogrando,
lingva situacio, aligxeblo je amaskunikiloj, kaj, supoze, la sintenoj pri Esperanto
de la publikoj.
Literaturo temorilata
- Proponaro por la Esperanto-informado; verkis Marcus Sikosek; eldonis
Flandra Esperanto- Ligo en Antwerpen, 1995-1996.
- La Manifesto de Rauxmo; 1980; aperis i.a. en Rauxmo estas aktuala
en Esperanto, 1991; kaj en JEN, julio-auxgusto 1995 (120).
- Realität von heute und nicht Utopie für übermorgen; artikolo en Esperanto
Aktuell; verkis Lu Wunsch-Rolshoven, 1993.
- konsilaraj brosxuroj pri standumado, prelegado, ekspoziciado ktp. (Ekzistas
kelkaj.)
Reagoj de legintoj
En aprilo 1996 mi afisxis en la forumo soc.culture.esperanto
inviton legi kaj prireagi la raporton:
Mi bonvenas cxiajn reagojn escepte de lingvaj harfendajxoj. Se iuj lingvaj
formikfikemuloj tamen deziras tion, ili faru, sed bonvole ne al mi; ili komencu
novan fadenon en la forumo.
Reagis Pejno Simono:
Nu de tiom da modesteco forte allogate, mi investis la penon legi lian
aferon kaj mi konstatas, ke jen vere fortaj vortoj por iu, kiu publikigis
ampleksan TTT-tekston en lingvajxo kun po unu malgxusta akuzativo inter kvin,
kun malgxustaj refleksivoj, kun manko de nombra akordo kaj aldone kun misliterumoj.
Evidente cxe tiu awtoro la akuzativo estas "harfendajxo" kaj gramatike gxusta
Esperanto io nur por "formikfikemuloj". Aldone mi flaras en la enhavo de lia
teksto iugradan malsxaton de nuraj E-parolantoj (supozeble kapablaj), kiuj
ne volas lasi sin superorganizi law la planoj, proponoj, procedoj kaj celoj
de la awtoro. Erartakse li evidente ne scias distingi inter la diametro de
rufa pughareto de gibono kaj la diametro de kvincentjaragxa arbo en Amazona
pluvarbarego. Ho - kia lingva perspektivo! Ho - kiom bela ja estus Esperantujo,
se al Esperantisteco apartenus la lernado de Esperanto!
La enhavo de la papero estas certe ankaw diskutinda. Tamen tiumesagxe
mi kontentas trakti nur la lingan aspekton.
Tre interese tamen gxuste per la supra iom atakema citajxo la awtoro
pekas kontraw cxiuj siaj en la teksto priskribitaj merkatadaj pricipoj.
Jens Stengaard Larsen reagis pri la Principo
de ne-neuxtraleco:
Cxi tio montras profundan nescion pri la karakterizo de neuxtraleco. La
aserto ke Esperanto estas la neuxtrala lingvo impresas treege provoke kaj
ekstreme en la hodiauxa mondo, cxar tio signifas ke la Angla (kaj cxiu alia
etnolingvo) ne tauxgas en tiu rolo.
Sen Esperanto oni ne povas diskuti kiel arangxi la mondon, oni povas
nur diskuti por kies profito arangxi la mondon. Reale tio estas simpla
fakto, sed tiom pli malvolonte agnoskata.
Kion do tio signifas praktike? Nu, unue necesas vigla debato pri la senco
de "Esperantumo"; kompreneble oni rajtas havi sian proprajn pensojn pri tio,
sed se oni ne diskutas la demandon, kiel do trovi siajn pensojn? Ja malmulte
oni tion debatas, tial en la movado estas tro malmulte da homoj, kiuj (malkiel
mi) ne estus absolutaj nuloj sen Esperanto.
Due, tio signifas ke estas tre malfacile, eble principe nefareble, klarigi
al ne-Esperantisto niajn verajn motivojn esti Esp-istoj. Reale ne allogas
nin la "praktikaj" utiligebloj (ili cxefe tauxgas por ne allogigi nin al aliaj
planlingvoj), sed la revoj. Iuj revas pri la perfekta lingvo, iuj pri la ebleco
famigxi tutmonde, iuj pri ekzotika koramikino ktp. - sed cxiuj revas. Estas
malhoneste aserti alion.
Trie, necesas anticipi la neuxtralan mondon de la estonteco. Laux mi,
Rauxmismo ne kontrauxdiras tion. Gxi nur atentigas ke oni gxuu kion oni povas
atingi, anstataux malesperi pro la neatingitajxoj.
Kvare, por ke estu tute klare: nia neuxtraleco ne estas trankviligilo,
gxi estas timigilo. Tial ni eble ne troigu gxin en nia ekstera informado.
Sed eble gxi estu la cxefkolono de la interna!
Postparolo
Tiu cxi parto la verkinto aldonis preskaux tri jarojn poste, en januaro
1999.
Baze je la plano de KpE, NEJ planis proponi organizajn reformojn al la memdrokunsido,
kiu estis okazonta dum la Paska Renkontigxo de 1996.Ne okazis tiel. Tiam jam
antaux iom da tempo la du KpE-anoj de FLEJA estis migrinta eksterlanden, kaj
al FLEJA mankis jam la homforton por povi anstatauxi ilin.Intertempe ankaux
NEJ-on trafis similajn problemojn. En tiu periodo la duono de la tiamaj aktivuloj
eksigxis pro naturaj kauxzoj, kaj mankis anstatauxontoj.Ekde tiam, oni bezonis
cxiun restantan homforton por organizi la plej bazaj aferoj kiuj gxustigas kaj
necesas la ekziston de la asocio: renkontigxoj kaj la magzino JEN. Jxus antaux
la membrokonscio, oni konsciigxis ke oni mistaksis la kapacitojn de NEJ, kaj
ke la plano estis ne realisme farebla en tiu cxi situacio.Post nelonge KpE mortis
silente.
Nun mi devas agnoski, ke precipe mi tute supertaksis la povojn de malgrandaj
asocioj kiel NEJ. Kvankam KpE ricevis optimisman entuziasmon en la komenco,
gxi devis funkcii en situacio ne favora: eksigxantaj aktivuloj. Sed ankaux se
KpE laborus en pli favora situacio, NEJ kaj FLEJA ne estus suficxe grandaj por
efikigi la planon - ili neniam estis. La tendencoj kiuj estis la kialo de la
starigo de KpE, kaj kiuj estas priskribita en la raporto, intertempe kontinuas
- la situacio ne plibonigxis. NEJ kaj FLEJA ankoraux ekzistas kaj nuntempe oni
ankoraux sukcesas okazigi la bazajn aferojn: renkontigxoj, kursoj kaj magazino
- sed kiom longe dauxros.
Oni povas poste konstati, ke KpE (kaj precipe mi) sin tro okupigxis pri la
plan-elpensado, kaj maltro pli konkretaj agoj. Tamen ne estis tute vane. La
plano mem ne realigxis, sed la raporto almenaux kontribuis al la konscio pri
bona varbado en niaj asocioj. La ideoj el la raporto ankaux estis uzataj por
la konceptigo de novaj varbiloj. Eble al iu alia Esperanto-asocio - ie ajn en
la mondo - tiu cxi raporto povos utili.