La Nuligilino

rakonto surrealisma kun moralo

koncepte disvolvita inter 1993 kaj 1997 en Groningen, Delft, Eindhoven, Delft kaj en la trajnoj inter tiuj urbo
intertempa, ankoraux plu-disvolvenda versio, verkita dum IS 98/99 en Kassel, Germanio
debute lauxtlegita je la 3-a de januaro 1999 en Gufujo dum 42-a IS en Kassel, Germanio
kompostita por TTT en januaro 1999
iomete korektita en aprilo 1999

ankoraux ne prese publikigita

© 1993-1999 Dmi3

Li sidas en trajno: regiona, sed suficxe longe distanca por tedigxi. La trajnmagazinon, kiu kusxas sur la apudbenka tableto, li jam finlegis je la tria fojo antaux du semajnoj. La teniloj de la superrejla elektrodrato preterpasadadas tra la fenestro.

Aliflanke de la koridoro, sur la kontrauxdirekta benko, sidas juna virino, kiu legas libron. Sxiaj suficxe longaj haroj kasxas plejgrandparte sxian vizagxon. Cxar sxi legas, li havas la eblon observadi sxin sen sxia scio...

Observa enketilo

objekto:

homa ino

agxo:

takse pli-malpli 20-iom

alteco:

suficxe multe

aspekto:

haroj nigraj, longaj, sen bukloj sed iom kurbaj

agoj:

20:30 h.

legas

20:35 h.

legas

20:36 h.

legas

20:37 h.

legas

   
   

 

"Vian bileton, bonvolu!" Li rigardas antauxen-supren, de kie venis la interrompa signalo; staras iu viro vestita en blua uniformo, minacante lin per iu metala ileto kiun li tenas en la mano. Li trasercxas la posxojn, trovas papereton, kaj donas gxin al la uniformulo. Tiu rutinece ekrigardetas gxin, kaj same rutinece mortigas gxin per la metala ileto. "Sxangxu en Karstadt por Kaufhausen" li murmuras, kaj iras plu por gxeni aliajn pasagxerojn.

Io strangas: la kontrolisto preterpasis la knabinon, kvazaux li ne vidas sxin......subite liaj kolharoj ekstaras por averti pri dangxero. Sxi estas videbla nur al li, do tiu knabino ne estas homo - sed nuligilo...

Nuligiloj estas iloj misiotaj el la dukdek-tria jarcento. Ili maligas la ekziston de nuntempaj homoj, unu post unu, por preventi hom-troon sen malstabiligi la socion. Ili aspektas homecaj, sed ili kapablas vaporigi siajn viktimojn per nura rigardo. Ne helpas forkuri de nuligilo, cxar tiam gxi certe rimarkos la viktimon. Oni povas eskapi nur per eviti reciprokan rigardon.

Li neniam antauxe vidis nuligilon, kaj nun li estas kun unu el ili en trajnkupeo. Cxi tiu nuligilo fakte estas suficxe inteligente farita: gxi estas okulfrape bela nuligilino. Gxian aspekton bone kasxas gxian dangxeron: gxi aspektas tute senkulpa, ecx iom vulnerebla. Se gxi estus homino anstataux nuligilo, li certe sxatus konatigxi kun sxi... Kiel oni povus akompli tion...

En tia situacio oni bezonus temon por pribabili; kaj li scias nur unu:

Ne. Tiel oni akomplus nenion.
Eble estus pli efike uzi pli direktan metodon.

Ne. Tiel la dialogo sin stirus en la malgxustan direkton.

En lia imago, li eksidas apud sxi, prenas sxian manon, kaj ekkisas sxiajn lipojn... ili kunfandigxas.

Subite la temo de lia imagado turnas la kapon en lian direkton; sxiaj haroj svingigxas de la vizagxo kaj ne plu kasxas gxin. La nuligilo rimarkis lian rigardadon, kaj nun gxi ekaktivas. Dangxeregas nun dauxre rigardi, sed li ne povas rezisti la tenton sciigxi kiel sxi aspektas. Sxi estas respirforprene belega: sub brovoj, kiuj havas la formon de Esperanto-literaj supersignoj, estas la bluo de sxiaj okuloj, en kiu li dronas.

Tiuj okuloj nun helblue eklumas: kreskas el ili laserradioj. Li komprenas ke li devus eskapi, sed la laserradioj lin jam trafis: lin usurpas ondo de fiksfrostigxo. En lia korpo nun sin stokadas mikso de frido kaj varmego, gxis ke la tiel kauxzata tensio eksplode disfrakasas lin.

La eroj ankoraux ruladas sur la trajnan plankon dum minutoj.


Moralo

Ne pensu, ke tio, kio okazis en la rakonto, ne okazos al vi - cxar ja povas.

Ne kredu, ke cxiu nuligilo aspektas kiel Liv Tyler. Ekzistas ankaux nuligiloj kiuj similas al viroj, al mezagxuloj, ecx al maljunuloj.

Ne supozu, ke oni renkontas nuligilon nur en trajno. Ili aperas cxie: cxe la lernejo, cxe la oficejo, cxe la supermerkato, aux simple surstrate - ecx Esperanto-renkontigxejo ne plene sekuras.

Jen unu konsilo: se oni tamen iam renkontos nuligilon en trajno, estas pli sekure rigardi gxin per la spegulbildo en la fenestro.