En la mondon venis nova skribo...

Solena deklaro de la
Iksisma Manifesto

En la tagoj de Zamenhof, la praepoko de Nia Kara Lingvo, regis la ideo ke Esperanto estu la dua lingvo por cxiu homo. Por ke gxi estu akceptebla al la plejmulto de la homoj, Zamenhof devis konservi ortografian neambiguecon sen sakrifi la internacian vortbildon. Pro tio li inventis la ses literojn kun supersignoj.

Siatempe, Zamenhof kredis ke, kiam Esperanto estos gxenerale enkondukita, cxie disponeblas senprobleme ankaux la ses nur-esperantaj literoj. Sed ne okazis tiel, kaj hodiaux -dank' al la invento de la komputilo kaj de la Interreto- la komunikado pli kaj pli okazas per diversa aro de modernaj teknikajxoj. Kaj ekzistas solvoj por la teknikaj problemoj rilate al la uzado de Esperantaj supersignoj per tiuj komunikiloj.

Cxu tiuj solvoj estas kontentigaj? Ne, cxar oni bezonas specialajn helpilojn kiel specialajn litertiparojn, tajphelpilojn, aux ecx specialajn programojn. Bedauxrinde multaj inventis sian propran sistemon, unu ne kongruan al la aliaj. Per tiu Babela konfuzo oni gxuste kontrauxas la Internan Ideon de Esperanto - unu lingvo por cxiuj, kiu celas kunigi la homojn per facila interkomunikado.

Por libere intersxangxi Esperantajn skribojn per cxiuspecaj masxinoj, oni bezonas transskribon. La plej ofta interskribo estas la Iks-koda sistemo. Pro gxia neambigueco, gxi estas ponto inter multaj diversaj masxinajxoj, superigante cxiujn sistemojn . Kaj pri gxia simpleco, gxi estas ponto ankaux inter masxinoj kaj... homoj - cxar cxiuj Esperantistoj povas facile lerni gxin.

Jes, ni konscias, ke la aspekto de la iksa skribo ne placxos al cxiuj. Sed hodiaux, Esperanto ne estas propagandajxo pusxenda tra cxies gorgoj, sed arto, praktikata de tiuj, kiuj libervole elektas aparteni al al Esperanta mondo. Ni Esperantistoj ne plu bezonas placxi al cxies gusto por pruvi nin al la mondo.

Ankaux hodiaux la Interna Ideo havas validon. Ni Esperantistoj dauxre kredas pri pli bona mondo, en kiu cxiuj ne nur respektas unu la alian malgraux sia alieco, sed ankaux sercxas kontakton unu kun la alia. Ni malfermu nin al la mondo - ni bonvenigu cxiujn, kiuj volas partopreni kun ni. Nia idealo ne kongruas kun literaro kiu diskriminas kontraux tiuj, kiuj pro malricxo, pro malklero pri tehxniko, aux pro la simpla fakto ke ili disponas nur je minoritata sistemo, ne povas facile komuniki per la cxapelitaj literoj.

Hodiaux estas nenia kialo por honti pri nia Esperantisteco. Ni ne plu koncesiu al niaj ideoj nur por placxi al la tuta mondo. Ni ja distingu nin al la mondo kun fiero, per nia unika skribo kun iksoj. Gxi donas specialan magion al nia kara lingvo, sed estas magio ja malfermata al cxiu, kiu malfermas sin al gxi. Gxi ne diskriminas kontraux tiuj, kiuj ne posedas la ilojn por skibi per pli ol la latina alfabeto.

Esperanto estu idealo, atingebla al cxiuj, kiuj volas. Tial ni skribu ikse.

 

Tiel deklaras la Iksisma Movado Internacia.


Verkis Dmi3 je la 30-a de januaro 1999. Subtenas Mihxil.
Disvastigo kaj reprodukto, prese, interrete, aux kiel ajn, estas permesata strikte nur ikskode.