Okaze de 100-renkontigxa jxubileo

La Aro de Kriterioj

 

Kion la esperantistaro gxenerale akceptas kiel Esperanto-renkontigxon

 

1

Esperanteco

Celigxu la partoprenado de esperantistoj, cxu komencontaj, cxu komencantaj, cxu komencintaj.

Validas kurso se gxi kongruas plene al cxiuj kriterioj.

Ne validas ne-esperanta arangxo Ð ecx se partoprenas aro de esperantistoj.

 

2

Malfermeco

Cxiuj Esperantistoj estu bonvenaj.

Ne validas privataj arangxoj kaj arangxoj nur por invititoj.

 

3

Internacieco

Cxeestu partoprenantoj el almenaux du diversaj landoj.

Ne validas renkontigxo kiun partoprenas nur samlandanoj Ð ecx se oni bonvenigus eksterlandanojn.

 

4

Arangxeco

Estu almenaux unu tranokto.

Estu aligxo.

Estu kotizo.

Validas memzorgajxo Ð ecx se mankas kotizo kaj deviga aligxo.

Validas vojagxa arangxo se gxi estas memstara arangxo: ne estas kriterio pri fiksita loko.

Ne validas duonarangxo kiu konsistas nur el interkonsento pri tempo kaj loko (kiel ekzemple Esperanto-Kafejo kaj Ludvespero).

 

Nombrado

 

Nombrigxas cxiu ero en cxeno de renkontigxoj Ð ankaux Antaux-renkontigxoj kaj Post-renkontigxoj Ð se gxi memstare kongruas al la kriterioj pri arangxeco.

Ne nombrigxas komuna vojagxo de aux al renkontigxo, se gxi estas parto de renkontigxo.

Validas arangxo paralela al alia renkontigxo, sed ili nombrigxas kune kiel nur unu renkontigxo.

 

La kriteriojn parole esprimis diversaj esperantistoj cxe diversaj okazoj. La apudajn klarigojn en kursiva skribo priskribis Dmi3.

 

© Dmiti Horowitz, Leeuwarden (FRY, NL), 2006