Tekilanigxo
RAKONTO TEKILTEMA

Unua rakonto el la Tekila 3logio
verkis Dmi3
versio 1.0 © 2001 Dmi3

"Tempas nun" diskrete atentigas lian tekilaliganton. Ili malsuprenigxas en la katakombojn de la malnova renkontigxejo kiu aspektas kvazaux atomcentralo el la kvindekaj jaroj. Survoje iom post iom homoj aligxas, cxiuj silente irantaj al la sama celo. Tra labirinto de mallumaj sxtuparejoj kaj koridoroj ili atingas, tra fera pordo, sekretecan kelocxambron. Tie jam kolektigxis la tekilanaro, sidante en cirklo. Kandeletoj lumetas la sxtalan tubaron sub la plafono. Sonas senritma muziko.

Ankaux la tekilaliganto eksidas en la cirklon, kaj li sekvas lian ekzemplon. Unu tekilano deprenas sian nigran cxapelon, kaj donas gxin al sia najbaro. Tiu metas iom da mono en la cxapelon kaj transdonas gxin. Cxiuj faras same, ankaux la tekilaliganto kaj li. Kiam la cxapelo estas cxirkauxirinta kaj reveninta cxe sia posedanto, iu malsxaltas la kasedoludilon kiu ludas la muzikon. Nun regas silento.

Tri tekilanoj ekstaras, iras al angulo en la cxambro, kaj revenas unu post la alia. En pia silento, ili revenas, kaj unu post la alia metas en la mezon de la cirklo la erojn de la Sankta Tri-Unuo: salujo, telero kun trancxita citrono, kaj botelo de la Sankta Likvidajxo. Poste ili eksidas denove en la cirklon. La cxapelulo, evidente la Tekilavo, rompas la silenton per solena ekparolo: "Hodiaux estas en nia rondo du iniciatotoj. Ni montru unue al ili kiel oni gxin faru."

Viro kaj virino, evidente spertaj, demonstras la Sanktaj Tekilagojn. Je la unua fojo, li atestas la ritualon, pri kiu li gxis nun auxdis nur mitojn. Estas harstarige. Vidinti gxin, la alia iniciatoto, dudek-iom-jara knabino, fugxas en sxoko, sen diri ion ajn. La tekilanaro postrigardas sxin iomete, sed ne reagas: gxi nun rigardas lin. Ankaux li fugxemas, sed la strangan senton en la stomako tamen venkas la scivolemo.

Suficxe juna knabino forsvingas siajn longajn harojn kaj ofertas al li sian kolon. Sekvante la ekzemplon de la spertaj getekilantoj, li prenas citronpecon, kaj faras krucon de malseko sur la kolo de la knabino, kaj metas la citronon en sxian busxon. La sukhava parto de la flavajxo restas ankoraux videbla inter sxiaj lipoj. Li benas la malsekan kolhauxton, per iom de la sanktiga blanka pulvoro. Intertempe, unu el la tekilanoj pretigis por li glaseton kun iom da sankta likvidajxo.

Li nun staras antaux la tekilabismo. Li hezitas, kaj rigardas lian tekilaliganton. Tiu subtile kapjesas al li. Nun tro malfruas por rezigni. Post iom da batalado kun siaj internaj barajxoj, li sukcesas venki sian reziston, kaj saltas en la tekilakvon.

Li movas sian vizagxon al la kolo de la knabino, kaj likas. Gustas acxe sale, kiel salo kutime gustacxas. Li devas nun trinki ion, por forigi la gustacxon en la busxo. Por tio provizigxis nur la la likvidajxo. Per unu gluto li fortrinkas gxin, kaj povas nur konstati, ke gxi gustacxas ecx pli. Nun restas nur la citrono por neuxtraligi. Li prenas gxin laux Rekta Metodo: per lia buxso el la sxia. Sekva slukto, en kiu malfacilas distingi inter dentoj, citroneroj, kaj langoj. La dolcxo de sxia kiso rekompensas la acidon de la citrono. Nun li tekilanigxas.

 

Post la fino de la Meso, la tekilanaro, al kiu nun ankaux li apartenas, ankoraux iom restas por babili kaj fumi. Li ankoraux sentas sin senekvilibre, sed varme kaj senstrecxe samteme. Ne klaras cxu estas pro la jxus spertitaj intimajxoj, aux cxu pro la 40 pocentoj da alkoholo kiun enhavas la tekilo. Lia nova tekilamikino demandas al li pri la minuma lauxlegxa agxo por rajti konsumi alkoholajxojn en lia lando. "Dek ses", li repondas: "Kial vi demandas?" Sxi nur rekonstatas: "En via lando, mi ne rajtus drinki…"