Tekilame
RAKONTO TEKILTEMA

Tria rakonto el la Tekila 3logio
verkis Dmi3
versio 1.0 © 2001 Dmi3

Ni sidas en dormcxambro sur la litoj. Ni babilas kaj drinkadas la senimpostajn alkoholajxojn kiun ni acxetis survoje al tiu cxi renkontigxo. Kun amiko mi diskutas la ekonomi-politikan situacion en okcidenta Euxropo. Mia bierbotelo malplenas, do li malfermas novan por mi. La aliaj homoj en la cxambro faras same: ili babilas, bierumas kaj fumas, dum fonas senkanta sud-Euxropa Tekno el kasedoludilo. La Movado progresas.

Jxus kiam mia amiko kaj mi estas sxangxinta la temon al ekzistofilozofio, envenas du knabinoj. Unu portas salujon, la alia teleron plenan de citrontrancxajxoj. "Kaj, knaboj...?" Mi estas kaptita en tekilembusko.

Kompreneble, kelkaj knaboj prizorgis ankaux la viran kontribuon. Botelo da baldaux perdas sian sombrereton, kaj cxriakaux ni la tekilepidemio tekilekas. Nian profundan diskuton pri la senco de la vivo ni devas interrompi, cxar mia parolpartnero estas okupata, plenumante sian salivan devon al iu knabino. Mi atendas, kaj kun modera amuzigxo observadas la kunduto de la homspeco kiun oni nomas Esperantistoj.

Mi jxus estas ekstaronta por preni novan botelon de biero, kiam knabino, kvazaux birdo sur nesto, saltas sur mian sinon, kaj jxetas la brakojn cxirkaux mi. Dolcxvocxe sxi petas tekilazilon.Kiel mi povus, kiel gxentila viro, rifuzi la peton de vera damo? "Cxu vi deziras komenci?", "Komencu vi!" sxi decidinte insistas. Kontraux tiom da virina povo vanas rezisto.

Intertempe mia amiko pretigxis. Li aldonas al mi la tekililaron, kaj deziras al mi bonan tekilamuzigxon. Do mi komencas praktiki la tekilarton. Ege malrapide mi karesas etan lokon de sxia kolo per citronpeco. Mi rigardas sxin en la okulojn, sxi ekmalfermetas la busxon, kaj inter sxiaj lipoj estigxas parkspaco por la citrono. Same malrapide frotetas mi salon en la malsekon de la surkola citronsuko. Mi prenas la glason en la mano, preta por finfari la tekilaferon. Mi atendas, rigardante ankoraux unu fojon en sxiajn okulojn. Nun ek, al tekillek’. Nun tekilantauxen, al la batalkampo. Mi tusxas sxiajn lipojn per la miaj, kaj estas mordonta la citronon. Dum momento, mi demandas al mi kial oni cxiam kisas kun la okuloj fermitaj. Sed ne estas tauxga tempo por demandoj ekzistofilizofiaj: tra la brecxo de mia malatento, sxi pusxas la citronon antaux sxi en mian busxon, kaj fermas la linion per sxia lango. Al sxi, la plej bona defendo estas la tekilatako. Mi kontrauxatakas, kaj luktadas lango kontraux lango, dolcxo kontraux acido. Sur la batalkampo pereas citroneroj, unu post la alia, kaj disgutigxas ilian acidan sangon. Mia lango rekonkeras sian teritorion, kaj sukcesas pusxi sxian tekilarmeon reen. Tiam, sxi subite sxangxas strategion: retiras sxi la citronon gxis preter la dentaj soldatoj kiuj gardas sxian kastelon, kaj mia armeo tuj sekvas por provi kapti gxin. Sed estas malnova milita ruzo: sxi logis mian armeon enen, kaj militkaptas gxin. Estas inversa Trojana cxevalo. Finfine mi devas kapituli, kaj akiras sxi la flavan trofeon — la sola viktimo de tiu cxi milito. De gxi restis nenio pli ol sxelo: sen honoro sxi jxetas la kadavron en la cindrujan amastombejon.

La Finan Venkon atingis sxi, sed la cxefpremion gajnis mi.