Tekilaferoj

Informoj cxe la Tekila 3logio
verkis Dmi3
versio 1.0 © 2001 Dmi3

 

Gxeneraj informoj

nomigxas: Tekila 3Logio
subnomigxas: Tri rakontoj tekiltemaj
estas: Fikciajxo bazita je realajxoj
verkis: Dmitri "Dmi3" HOROWITZ, Nederlando
versias: 1.0, majo 2001
kopirajtas: © 2001 Dmi3

 

Temo

La rugxa fadeno de tiu cxi rakontaro estas tekilumado, ludo per kiu oni sercxas la limojn inter senkulpa ludado kaj erotiko. Origine gxi estis folklorajxo de Kostariko; en 1996 gxi estis enkondukita en Esperantio, dum la Internacia Junulara Kongreso en Güntersberge, Germanio. Ekde tiam, gxi establigxis kiel neoficiala, sed tamen neevitebla nokta programero en la pli grandaj Esperantistaj junularaj renkontigxoj en Euxropo. Tiuj, kiuj ankoraux ne scias kiel funkcias, legu la unuan rakonton de tiu cxi Tekila 3Logio.

Eble kelkaj legantoj rekonos situaciojn, aux ecx sin mem, en la okazoj priskribitaj en la rakontoj. Kvankam la rakontoj enspirigxis je realajxoj, ili ne celas reprezenti la realon. La okazoj estas romantigita mikso de reale okazintaj tekilumadoj dum Esperanto-arangxoj. Ankaux la personoj aperantaj en la rakontoj ne vere ekzistas, sed por ili miksite modelis realaj homoj. Mi ne celas ofendi iun. Se tio tamen okazos, mi antauxe pardonpetas.

 

Historio

Post plurjara hezitado, mi mem je la unua fojo partoprenis tekiluman sesion en 1998, dum Kultura Esperanto-Festivalo en Lesjøfors, Svedio. Tiam mi trovis inspriron por praa tekiltema rakonto, Ritualo. Kiel antauxprogramero de Nuligilino, mi debute lauxtlegis gxin je la 3-a de januaro 1999 en Gufujo dum 42-a IS en Kassel, Germanio. Poste, mi lauxtlegis gxin ankoraux fojon en Gufujo de la Junulara Programo de UK en Berlino, 1999.

Post la varmetosa IJF de 1999 en Bellaria, Italio, mi trovis la inspiron por la verkado de Fina Venko, la unua provo de nova tekiltemajxo. Tiam ankaux estigxis la koncepto pri tekiltema 3logio, kiu kovras plurajn flankojn de la tekilumafero. La unua loko estis jam rezervita por unuafojaxo kiel Ritualo, kaj - cxar oni cxiam finu pozitive - la tria estis por Fina Venko. Mankis al la 3Logio ankoraux ero esenca - por la koncepto mem, sed ankaux por la pravo: rakonto kiu pritraktas la mallumajn flankojn de la tekilumado. Gxi prenu la duan lokon.

Sed tiom facile ne estis. Longe mi prokrastis la finverkadon de la Tekila 3Logio, malgraux la anonco, ke gxi baldaux aperos. Mi plurfoje provis reverki la rakontaron, sed precipe por la dua rakonto mi ne povis trovi kontentigan formon.

Nur dum IJF de 2001 en Bolsena, Italio, mi finfine trovis la disciplinon kaj la kauxzon por finverki la 3Logion. Fina Venko estis stile adaptita al Tekilamo por la 3Logio, Ritualo estis tute reverkita al Tekilanigxo por kongrui, kaj finfine ankaux Tekilabomena estis verkita. La Tekila 3Logio venis en la mondon lauxtlegate en la tiea Gufujo, je Paska Lundo.

En majo de 2001 mi ankoraux korektis kaj fajnigis la rakontaron, kaj publikigis gxin en mia TTT-ejo je la 1-a de junio.

 

Kondicxoj por publikigo

La la Nederlanda legxo, la kopirajton havas mi. Prinicpe mi permesos ke oni prese publikigos la Tekilan 3Logion, kondicxe ke:

Vidu mian personan TTT-pagxon por kontakti min.