Tekilabomena
RAKONTO TEKILTEMA

Dua rakonto el la Tekila 3logio
verkis Dmi3
versio 1.0 © 2001 Dmi3

Kaptis vi la onidiron, ke oni estas faranta gxin nun. Vi demandadas por esplori kie, cxar por aparteni al la selektita grupo de veraj liberaj Frenezaj esperantistoj, oni devas gxin kunfari. Nur post kelkaj demandoprovoj, vi sukcesas ekscii la cxambronumeron. Por tiu eta sed esenca informo, vi devas pagi per botelo da sankta likvidajxo — sed indas, cxu ne? Kiam vi estas trovinta la tekilejon, oni estas jam tekilaganta de iom da tempo. Tra la mallumo, la cigaredaj fumoj, kaj la sidanta, brakumanta, kisadanta, palpadanta, kusxanta, lekanta tekilamaso, vi trovas la tekilaltaron: tableto kun la tekilajxoj: citrono, salo kaj drinko.

Por plene rekompensi dunonan jaron de frustrigxo, vi ne atendu. Por konfirmi vin kiel vera viro, via celo por hodiaux estas tri da. Por alvoki pli da euxforigajn neuxrotransigilojn, vi versxas iom pli da tekilo en la plastan trinkujon ol normale. La unuaj du inoj estas facile trovitaj. Nur montri citronpecon jam sufxicas. Sed kun ili vi faris gxin nur starante. Vi volas pli: vi volas aparteni al la elito kiu atingis la kulminon de tekilumado: fari gxin kusxante. Sed vi ne trovas liberan tekilulinon. Jam eksenesperigxas vi, kiam, tra la fumo kaj tekillumo, vi sukcesas distingi la longajn harojn de iu ino.

Vi nun sentas egan urgxon ferme preni sxin per la brakoj. Parte kulpas la fantomo, kiun liberigis la tekilo el la botelo, kiun oni nomas civilizacio: kelkajn sxtupojn vi falis de la Piramido de Maslow. La alia kauxzo estas la movado de la mondo: gxi turnadas cxirkaux vi. Via vido sin refresxigxas nun po du fojojn sekunde, kvazaux stroboskopo. Sed anstataux ekvilibron kaj intimecon, viaj brakoj kaptas nur la malplenon. Survoje falante planken, vi kunprenas la randon de la tableto. Sekvas vin telero da elmacxitaj citronsxeloj kaj la enhavode unulitra salujo. Jen vi faris gxin, kaj vi kusxas!

Ekkonsciante la malsekon kaj la gluecon de la tekilacxajxoj kiuj kovras vin, vi vidas la vizagxon de la homo al kiu apartenas la longajn harojn. Gxi vin rigardas, kvazaux observante formikojn. Nur nun vi vidas, ke estas de longahara viro.