Okaze de 100-renkontigxa jxubileo

La Ega Listo

Listigis Dmi3

 

1

fakte suficxe agrabla

Hejmara Renkontigxo    

Tiutempe mi jam faris mian unuan stagxon, kaj mi antauxvidis la finon de mia studenteco kaj la disfalo de mia tiama sociala medio. Pro tio mi sercxis ion novan, kaj samtempe mi volis nutri mian scivolemon pri tiuj strangaj homoj kiuj nomis sin esperantistoj. Tiun cxi renkontigxon mi partoprenis je konsilo de kelkaj anoj de la E-rondo de Voorburg: ili kredis ke gxi pli placxos al mi kiel junulo. Mi memoras kelkajn programerojn kiel urbopromenado en Deventer, lingvo-ekzerca laborgrupo pri la tradukado de Gacxjo LaFusxo (Gaston LaGaffe, Guust), kaj la koncerto de Kajto. Dum mi konsideris min relative maljuna kiel studento, mi trovis min unu el la plej juna en tiu cxi medio de pli maljunaj gejunuloj. La etoso estis iom malsovagxa - kiel mi fakte atendis - sed agrabla. En tiu cxi renkontigxo mi renkontis kelkajn geamikojn kun kiuj mi ankoraux nun tenas kontakton. Kaj oni sukcesis igi min membro de NEJ.

Deventer (NL)

auxtuno, 1993

 

Kun: Kajto

Kulpis NEJ

 

2

IS    

NeumŸnster II

Pro pli da scivolemo, kaj je la instigoj de kelkaj spertuloj cxe la antauxa renkontigxo, mi iris al renkontigxo de tuta semajno en eksterlando - tiam suficxe granda pasxo al mi. Kaj kvankam mi jam suficxe fore vojagxis eksterlanden, estis la unua fojo ke mi estis en Germanio dum pli ol unu tago. La IS havis ricxan kaj plenan programon. Kompare al postaj IS-oj Neumunster II estas unu el lastaj IS-oj kun serioza tagprogramo. Ankoraux ne komprenante la IS-morojn, mi provis partopreni cxion de mateno gxis nokto, kaj post kelkaj tagoj mi lacegis. Pro la amaseco kaj mia tiam ne tro flua parolkapablo mi sentis min iom sociale perdita en IS, kaj se estus pro tiu cxi arangxo, mi versxajne ne revenus en Esperantion. Mi travivis dank'al la kontaktemoj de kelkaj afablaj nederlanoj kaj al grupeto de aliaj novuloj kiun kiu mi ludadis simplajn kartludojn (cxefe hibrido inter la nederlandaj kaj flandraj versioj de Pesten kaj la germana Mau-Mau).

NeumŸnster (DE)

jarsxangxo, 1993-1994

 

Kun: Persone

Kulpis GEJ

 

3

honorinda

PR  

Paska Renkontigxo

Havante iom da perdita tempo kaj nenion alian por fari, mi lastmomente tamen aligxis al tiu cxi renkontigxo. La programo estis suficxe ricxa: mi memoras planetarion kaj (jam tiam tradicia) eksurso per lu-bicikloj. Sed tamen miaj cxefaj memoroj temas pri la ludado de stultaj kartludoj en iom freneza etoso, kaj la agrablaj noktaj babiladoj kun kelkja homoj. Post tiu cxi renkontigxo mi spertis je la unua fojo iom de la tielnomata PRS (Post-Renkontigxa Sindromo). Kaj oni sukcesis presvadi min en la venontjaran KpR-on (Komisiono pri Renkontigxoj).

Ommen (NL)

pasko, 1994

 

Kulpis NEJ

 

4

La Plej Mojosa

LGT

La Granda Trajnvojagxo

LGT estas la sola arangxo kiu ne okazis cxe unu fiksa loko: gxi estis karavano de 30 homoj el 10 landoj. La kolekto kaj starto de la vojagxo estis en Moskvo, kie oni gastis cxe esperantistoj hejme. Jam dum la unua programero - pikniko en Moskva parko - oni spertis la tipe rusan etoson - per kunkantado. Unua parto de la vojagxo estis 4-taga trajnvojagxo de Moskvo al Krasnojarsk, kie ni partoprenis OrSEJT-on. Poste estis 3-taga trajnvojagxo al Pekino. Tie du reprezentantoj de la loka e-organizo arangxis cxion por ni: hoteltranoktojn, mangxojn 3-foje tage, kaj semajnon da ekskursoj al turistajxoj. Poste estis denove vojagxo per trajno, sxipo kaj buso al IJK en Koreio, la celo de LGT. Mankas la vortoj por priskribi la egan etoson dum tiu cxi movanta festo, sed certe dum tiu cxi somero mi plene esperantistigxis: mi ne nur atingis la lingvonivelon per kiu mi povis flue konversadi kaj songxi en e-o, sed ankaux la ligigxo al la homoj farigxis pli grava ol la kuriozeco kaj mensa defio kiu e-o antauxe estis al mi. Ekde tiam mi ne plu povus forresti el E-io.

Trans-Mancxuria Ekspreso (RU-CN-KR)

somero, 1994

 

Kulpis Jan + Lena

 

5

OrSEJT        

En Siberio ekzistas similaj homoj, sed cxio kaj cxiuj estas gxuste iom alia. La renkontixgo okazis en sanatorio en naturreservejo. Mi memoras plurajn vesperojn kiuj estis tute simila al bunta vespero: kunkantado, simplaj sketcxoj, grupaj ludoj kiujn mi lastfoje ludis kiel infano dum naskigxtagfestetoj. En mangxkonkurso min venkis du rusoj: mi sukcesis formangxi bulkon kun kukomo, kaj duonan citronon kun sxelo, sed eltrinki skatolon da densigita lakto estis tro al mi. Unu tagon mi kaj kelkaj aliaj LGT-anoj ekskursis al la urbo Krasnojarsk pro kuriozo. La organizantoj provis admoni nin resti cxar ili organizis tiom amuzan programeron: La Tago de Amo. Ni tamen iris urben, kaj duonan jaron poste, kiam mi vidis la vidbendon pri tiu tago, mi tre gxojis ke mi maltrafis tion. La programo konsistis cxefe el harstarigaj ludoj en kiu busxaj intimajxoj kaj mangxoj ludis gravan rolon. (Tiutempe mi ankoraux ecx ne kutimigxis al La Bamba).

Krasnojarsk (RU)

somero, 1994

 

Kun: Tago de Amo

Kulpis REJM

 

6

IJK 

La 50-a IJK estis al mi iom simila al IS, sed pli fora kaj pli varmega kaj humida. Tamen mi spertis kelkajn interesajn renkontojn kun azianoj. Neplanite mi devis konatigxi al la Korea kuraca sistemo, post kiam iu faligis varmegan supon sur mian dorson. Bonsxance la lokanoj bone helpis min, kaj kvankam la ideoj pri kuracado de brulvundoj montris sin tre diversaj en la mondo, mi plene kuracigxis.

Ch'onan (KR)

somero, 1994

 

Kulpis TEJO/KEJ

 

7

KK  

KafoKlacxo

La KafoKlacxo funkciis kiel ne-oficiala post-LGT-a reuuigxo. Tamen estis agrable bierumi, ludi kaj urbumi iomete.

Essen (DE)

postsomero, 1994

 

Kulpis Martin

 

8

La Betulego Invitas    

LGT-reunuigxo

La LGT-ano Betulego invitis nin hejme al la oficiala LGT-reunuigxo. Kvankam disputite, tiu cxi arangxo kongruas plene al la kriterioj por validi kiel renkontigxo.

Deventer (NL)

auxtuno, 1994

 

Kulpis Betulego

 

9

fifama

IS    

Ankoraux hodiaux "TŸbingen" estas fifama pro la konfliktoj kun la ejestroj kaj la restriktoj al la nokta brufarado. Jarojn poste oni ankoraux kriis la nomon de tiu urbeto kiam oni silentigas diskejon kaj malfermas fenestrojn. Tamen tiu cxi IS en tiu neniam-plu-ejo estis la unua post kiu mi spertis PRS-on. Denove multaj LGT-anoj partoprenis, kaj mi revidis multajn homojn al kiu mi konatigxis la pasintan someron. Estis la unua renkontigxo en kiu mi partoprenis La Bambon. (Kaj mi ecx ne malsxatis tion.) Estis ankaux la lasta IS en kiu mi memoras partopreni seriozan programeron: ekskurso al rubohejta elektrofarejo.

TŸbingen (DE)

jarsxangxo, 1994-1995

 

Kun: Kajto

Kulpis GEJ

 

ne validas

cursusweekend

Ekzerco kaj teamkonstruado por KpE, kiun mi tiam membris. Ni ne vere partoprenis, nur servis kiel kuirteamo.

Hoek-van-Holland (NL)

vintro, 1995

 

Kulpis FLE

 

10

PR  

Paska Renkontigxo

Swalmen estis la unua kaj la lasta renkontixgo kiun mi helpis organizi kiel ano de la KpR. (Tiam NEJ ankoraux havis la kapaciton por serioza organiza strukturo kaj apartaj komisionoj.) Tiam mi komencis nombri la renkontigxojn kiujn mi partoprenis.

Swalmen (NL)

pasko, 1995

 

Kulpis NEJ/FLEJA

 

ne validas

KpE-sesio        

Esperantistigado

En tiu cxi ideuma sesio montrigxis la malsamecon de pensmanieroj de NEJ-anoj kaj FLEJA-anoj, kiu onidire jam hantis la asociojn ekde ilia ekkunlaboro en la 70-aj jaroj. La neakcepto de la ideo ke ekzistas kulturdiferenco inter Nederlando kaj Flandrio ankaux ne helpis. Sed tamen estis agrabla kaj nutra intersxangxo de ideoj, kaj estigxis nova visio, vortumita en dika raporto. Bedauxrinde tiu restis la sola rezulto de la promesiga nova komisiono. Legu cxion en la fama raporto mem.

Kalmthout (BE)

printempo, 1995

 

Kulpis NEJ/FLEJA

 

ne validas

Evangelisher Kirchentag

Kvankam gxi dauxris plurajn tagojn, kaj mi ege amuzigxis en e-ista rondo kaj renkontigxis plurajn amikojn, gxi ne validas cxar gxi ne estis malferma. GEJ invitis min por budumado cxe la ne tro fanatike kristana foiro Evangelischer Kirchentag, por progandi la junularan e-ismon kaj montri internaciecon. "Mensch, es ist dir gesagt was gut sei." Estis bona laborferieto por juna senlaborulo. (Bonsxance la subtenservo ne malkovris mian foreston.)

Hamburg (DE)

antauxsomero, 1995

 

Kulpis GEA/GEJ

 

11

FLEJA-Semajnfino        

Kradrostado

La Kradrostado estis ankoraux unu LGT-reunuigxo, kies aktivajxoj konsistis cxefe el mangxado kaj trinkado.

Waasmunster (BE)

antauxsomero, 1995

 

Kulpis fam. Vanderbruggen

 

12

Pragaj Kursoj     

Unu someron post LGT, mi estis tro prigra por plani kaj pripari vojagxon al IJK en Peterburgo. Anstataux tion, mi partoprenis je la unua fojo cxenon de someraj e-renkontigxoj. La Pragaj Kursoj estis kunlaborajxo de kelkaj Euxropaj e-junularoj kiu estis kombinajxo de lingvotrejnado kaj Pragumado. Mi jam atingis tro altan nivelon por la paroliga kurso, sed mi havis ambicion farigxi mem kursgvidanto. Pro tio mi partoprenis kiel observanto. Kvankam la turistumado estis interesa, bedauxrinde oni neglektis la instruadon pri esperanta etoso.

Praha 10 (CZ)

somero, 1995

 

Kulpis CxEJ/GEJ/IEJ/NEJ

 

13

honorinda

IJS  

Jen konatigxo kun la kapblo de la hungaroj organizi bonetosan renkontixgon kun ricxa programo, tamen tauxga por malalta budgxeto.

Tata (HU)

somero, 1995

 

Kulpis HEJ

 

14

MELA        

Mi malkovris ke en MELA oni ja plene rajtas surhavi tiom da vestajxon kiom oni volas, kaj ke estas tute agrable faradi efektive nenion en internacia etoso.

DŽlegyh‡za (HU)

somero, 1995

 

Kulpis Krokodilo

 

15

KK  

KafoKlacxo

Iom da urbumado, trinkado kaj ludado, mi kredas...

Essen (DE)

postsomero, 1995

 

Kulpis Martin

 

16

KES

Iom da fumado, drinkado kaj nokta babilado, mi kredas...

Kšln (DE)

auxtuno, 1995

 

Kulpis GEJ

 

17

La Plej Mita

IS    

Wetzlar II

"Wetzlar II" farigxis unu el la plej famaj IS-oj. Mi havas apenaux memoron pri iu serioza programero dum la tago, sed des pli pri dancado sur la tabloj je fruaj matenoj. Krome mi konatigxis al la tradicia IS-malsano: fulma epidemio de ventrodoloro trafis ankaux min. Sed Wetzlar II estis ne nur sukcesa kiel dibocxejo. Oni enkondukis novan koncepton de trinkejo: Gufujo. La fenomeno - kun sia nomo - rapide disvastigxis al aliaj gradaj kaj malgrandaj arangxoj en juna E-io.

Wetzlar (DE)

jarsxangxo, 1995-1996

 

Kulpis GEJ

 

18

honorinda

PR  

Paska Renkontigxo

Estis agrabla esoso en kiu ne okazis multe spektakla, sed en kiu cxiuj babilis kun cxiuj. Mi akris mian unuan praktikan sperton kiel asistanta kursgvidanto.

t Harde (NL)

pasko, 1996

 

Kulpis NEJ

 

19

honorinda

FESTO        

Mi malsxparis multan monon al semajnfina saltvojagxo per TGV, sed plene indis. Estis ege bona mezgranda kaj suficxe internacia programo kun ricxa programo kaj bonaj mangxoj. Ekaperis mia kutimo fari amuzvoagxojn al alia flanko de Euxropo nur pro renkontigxo de unu semajnfino.

Lyon (FR)

printempo, 1996

 

Kun: JoMo

Kulpis JEFO

 

20

FLEJA-Semajnfino        

Estis iom intima renkontigxo kun kelkaj enuloj de NEJ kaj FLEJA, kaj ne nur cxar estis nur 10 partoprenantoj... Suficxe rimarkinde, tute ne estis alkoholoajxoj.

Genk (BE)

antauxsomero, 1996

 

Kulpis FLEJA

 

21

UK  

Junulara Programo

La UK estis al mi ne tiom interesa krom kelkaj koncertoj (i.a. de Persone kaj Flavio Fonseca), kaj foje ridiga pro misa seriozeco. Sed la organizantoj de la Junulara Programo rekompensis multan per bona programo, kaj mi havas intensajn memorojn pri urbumado kun grupetoj de gejunuloj el diversaj landoj. Dum la plenkreskaj UK-anoj debatis pri la Praga Manifesto, ni gejunuloj jam praktikis la revon de Zamenhof: kune amuzigxi. Mi spertis mallongan sed egan ferian romanceton sur la Karlo-ponto en nokta Prago. (Miaj amikoj scias kun kiu.)

Praha 10 (CZ)

somero, 1996

 

Kun: JoMo

Kulpis UEA/CXEJ

 

22

IJK 

Jen sekva renkontigxo-cxenero: IS en somero. Mi memoras ke mi auxdis koreojn kaj japanojn interparoli en la koridoro: ili miris pri la stranga kisado kiun faris la okcidentuloj dum La Bamba. Sed tio estis ankoraux nenio: dum tiu cxi renkontigxo iu Kostarikano Francisko lancxis en Esperantion la fenomenon tekilumado. (Sed tiam la plejmulto ne vere atestis gxin, nur auxdigxis onidirojn...)

GŸntersberge (DE)

somero, 1996

 

Kun: Persone, Kajto, JoMo

Kulpis TEJO/GEJ

 

23

KEF        

Ne mankis bona programo, sed ja estoso en tiu cxi somerfina cxenero. Tamen mi bone amuzigxis dum urbumado kun eta rondo de "samideanoj".

K¿benhavn (DK)

somero, 1996

 

Kun: Kajto, Persone, JoMo

Kulpis

 

24

KES

Ni faris propagandan vidprogramon por la Verda Armea Fakcio.

Kšln (DE)

auxtuno, 1996

 

Kulpis GEJ

 

25

PSKK        

Estis la unua PSKK, rekontigxa serio kiun lancxis NEJ, por pliklacxi la amajn akirojn de la pasinta IJK, kaj plenigi la malplenon gxi la venonta IS.

Nijmegen (NL)

auxtuno, 1996

 

Kulpis NEJ

 

26

IS    

Jen tipa IS - malsovagxe ekas, kaj montrigxas tamen sovagxa je novjaro. Mi perdis mian reputacion de serioza knabo kiu ne faras "tiajn aferojn" al iu hazarde cxeestanta nederlandanino.

Freiburg/Breisgau (DE)

jarsxangxo, 1996-1997

 

Kulpis GEJ

 

27

MIRO     

Moda Internacia Renkontigxo

Estis bona saltferieto per nokta trajno. Impresis min neformala prelego de Samir: kun humoro li rakontis pri la cxiutaga vivo en Sarajevo dum la milito.

Rovinj (HR)

printempo, 1997

 

Kulpis KEJA

 

28

fiasko

PR  

Paska Renkontigxo

La partopronantoj de la komencanta kurso kaj la kursgvidantoj (i.a. mi) bonege amuzigxis malgraux la primitiva kursejo. Por la resto gxi estis etosmalkumino en vico de PR-oj.

Vught (NL)

pasko, 1997

 

Kulpis NEJ

 

29

La Plej Sxoka

IJK 

Mi preskaux fusxis finstudan tezon pro gxi sed indis. Bona hotela ejo, bona mangxo, bona prgramo, kaj laux IJK-aj normoj bonega etoso. Mi memoras la longajn festonoktojn kaj la rekordajn Bamba-sessiojn. Dum unu nokto samcxambrano kaj mi post frua enlitigxo re-ellitigxis frumatene cxar ni ne povis ne partopreni.

Assisi (IT)

somero, 1997

 

Kun: Kajto, JoMo

Kulpis TEJO/IEJ

 

30

FESTO   

Senstrecxa kaj inda postfesto post IJK.

St. Rapha‘l (FR)

somero, 1997

 

Kun: JoMo

Kulpis JEFO

 

31

Gastronomia Semajnfino     

Krespa Semajnfino

Saltferieto per TGV al io kiu konsistis cxefe el pomvindrinkado, krespmangxado, kaj franca krokodilado.

Rennes (FR)

postsomero, 1997

 

Kulpis JEFO

 

32

nenio

KES

Mi ecx ne memoras ion. Mi kredas ke mi meminiciate iom urbumis kaj muzeumis en Kolonjo.

Kšln (DE)

auxtuno, 1997

 

Kulpis GEJ

 

33

PSKK      

Okazis ekskurso al fromagxvendejo, kie oni mem faris ege salan fromagxeton.

Bennekom (NL)

auxtuno, 1997

 

Kulpis NEJ

 

34

IS    

TraTra

Suficxe bonetosa IS, en kiu mi atingis mian rekordon pri kombina dibocxadado kaj babilado kun plej diversaj homoj. Dum la lasta nokto mi kunfaris la IS-tradicion je la unua kaj lasta fojo: tute ne dormi.

Traben-Trarbach (DE)

jarsxangxo, 1997-1998

 

Kulpis GEJ

 

35

JER

Saltferio per nokta trajno: la hungaroj ja kapablas indigi semajnfinon sen spektakla programo, sed kun etosigo.

Gyšr (HU)

printempo, 1998

 

Kulpis HEJ

 

36

PR  

Paska Renkontigxo

Mi denove provis gvidi kurson por komencantoj. Estus bonega renkontigxo se Kajto ne dominadus la tutan programon. Kvankam antauxe mi vidis koncerton de Kajto pli ofte ol mi ludus KD-on de ili, mi post tiam ne plu vidis ion ajn de Kajto dum la venontaj jaroj. Nur post jaroj aperis la KD al kiu nia sklavkoruso kontribuis. (Nun, jarojn poste, mi pardonas ilin.)

Joure (FRY)

pasko, 1998

 

Kun: Kajto

Kulpis NEJ

 

37

fiasko

IJK 

Prelegoj, distraj programeroj, ejo, diskejo, plagxo, senpaga uzado de urbaj busoj: nenio mankis en tio cxi IJK - krom etsoso. Tiam mi miris kial mi fakte ankoraux esperantumas.

Rijeka (HR)

somero, 1998

 

Kun: JoMo

Kulpis TEJO/KEJA

 

38

La Plej Kultura

antauxfestivalo

Mi memoras viziton al amuzejo kaj eksterdoma muzeo. La ejo estis en iu kelo en apartamentaro en iu suburbo. Tie mi gustumigis lakricon al kelkaj gerusoj: ili ne sxatis. Tamen mi sxatis la rusan vodkon.

Stockholm (SE)

somero, 1998

 

Kulpis Stokholmanoj

 

39

La Plej Perspektiva

KEF        

Kaj en KEF mi denove sciis kial mi ankoraux esperantumas. En la urbeto mem estas nenio por fari, sed des pli en la arangxo mem. Interesa novigo estis la "uzino": plurtaga laborgrupo pri unu flanko de la arto. Mi mem partoprenis la uzinon pri verkado. Fakte la multaj koncertoj kaj prezentoj estis ankaux tute ne malbonaj. Mi estas unu el la homoj kiuj travivis la kabaredon "Amuza". En la komenco mi kredis ke estis t.n. "camp" do intence tiel malaltnivela, kaj mi suficxe amuzigxis. Sed post iom da tempo, mi rimarkis ke la nivelo ne plialtigxis kaj multaj publikanoj estis foririnta... La koncerto de Persone parte inspiris mi al referenco de ilia nova KD kiu iom poste aperis. Laux mia memoro ili ludis bone, sed evidente ili havis problemojn auxdi unu la aliajn. La Persone-anoj, kiel perfektemaj artistoj, poste esprimis sian cxagrenigxon pli laux ili fuxsita koncerto. Mi memoras ankaux ke oni enkondukis la lokanoj al la danco La Bamba - kun sukceso, precipe inter la lokaj puberulinoj... En la lasta nokto mi senvirgixgis: finfine je la unua fojo mi partprenis tekilumadon. Gxi inspiris min al pra-versio de la Tekila 3Logio.

Lesj¿fors (SE)

somero, 1998

 

Kun: Persone, Jx & N

Kulpis

 

40

Gastronomia Semajnfino     

Cxokolada Semajnfino

Mi plej bone memoras unu el la gastronomiajxoj: fisxo kun cxokoladosauxco kun pipro.

Boulogne-sur-Mer (FR)

postsomero, 1998

 

Kulpis JEFO

 

41

PSKK        

Ekde tiam, FLEJA transprenis la PSSK-serion. Nenio malbona pri tio cxi renkontixgo: Myriam kaj Lieve bone organizis gxin.

Mol (BE)

auxtuno, 1998

 

Kulpis FLEJA

 

42

IS    

Estis sufxice malserioza kaj dibocxa de la komenco. Persone revancxis la KEF-koncerton suficxe bone. Mi mistekilumis, faris iujn stultajxn kiujn mi preferas ne memori, kaj restis malsana dum du tagoj.

Kassel (DE)

jarsxangxo, 1998-1999

 

Kun: Persone

Kulpis GEJ

 

43

MIRO     

Miskomprena Internacia Renkontigxo

Unu tagon antaux la komenco de MIRO, startis militon en Kosovo. Nur mi kaj la MIRO-anoj, kaj la kroatoj mem sxajnis scii ke kroatio estas ankoraux 400 km, du landlimojn, kaj egan involvomalemon for de tie. Estis la kulmino de la aktivajxoj de KEJA: ricxa programo, iom da ludado, bela sxipekskurso al la Dalmatia insularo, iuj amuzaj stultajxoj kiel transvesta balo, kaj initima etoso.

Zadar (HR)

printempo, 1999

 

Kulpis KEJA

 

44

La Plej Besta

IJF 

MIRO kaj IJF estis cxeno, kaj mi transiris la adriatikan maron pramsxipe kun kelkaj aliaj e-istoj. IJF estis dibocxa sed suprizige agrabla. Ni kreis noktajn sekretajn trinkejojn per la ekzotikaj alkoholajxoj kiujn ni senimposte acxetis dum ekskurso en Sanmarino. En IJF tekilumado farigxis publika kaj preskaux oficiala programero. Unu el la sesioj inspriris min al la Tekila 3Logio. IJF naskis ankaux novan programeron kiuj plenumis neantauxviditan bezonon: Aligatorejo. Pro la estoso, kaj pro la multaj afablaj homoj al kiuj mi konatigxis, mi spertis egan PRS-on. Kaj tute simbole pluvis kiam mi per nokta trajno revenis Nederlandon kaj iris tuj al la stulta laboro...

Bellaria (Rimini) (IT)

pasko, 1999

 

Kulpis IEJ

 

45

honorinda

PR  

Printempa Renkontigxo

Denove mi gvidis kurson kun Klaas, kaj cxifoje estis kursanoj ankaux el Germanio, do ni devis praktiki Czeh-metodon sen sperto. Sed funkciis. La ludado de Twister kontribuis al la bonega etoso.

Eijsden (NL)

cxieliro, 1999

 

Kulpis NEJ

 

46

Gastronomia Semajnfino     

Vegetara Semajnfino

Ne multe da viando trovigxis en tiu cxi renkontigxeto. Mi memoras cxefe flaman diskutadon pri la senco de vegetarismo.

Antwerpen (BE)

antauxsomero, 1999

 

Kulpis FLEJA

 

47

UK  

Junulara Programo

Mi preferis partopreni la oficialan, kiu okazis vespere, kaj la urbomado kun grupo de amikoj, kiu okazis cxefe en nokta Berlino. Impresa estis urbogvido de loka e-isto en la orienta centro. Li montris restajxojn de multaj epokoj en la historio de la urbo: mezepoko, Prusio, 3-a Regno, GDR, kaj la uzurpitaj domoj kiuj farigxis artaj trinkejoj en la 90-aj jaroj. Alia kulmino estis la plej bona kaj plej lasta koncerto de Persone kiun mi cxeestis: en malgranda klubejo en kelo, plenplena per svitantaj homoj, ili plene revancxis la katastrofan koncerton de KEF '98. Kaj pri la kongreso? Kvankam mi devis plene pagi, mi partoprenis ecx ne unu programeron de la plenkreskula UK.

Berlin (DE)

somero, 1999

 

Kun: Persone, Jx & N

Kulpis UEA/GEJ

 

48

IJK 

Estis kiel IJS, sed kun kvaroble-kvinoble pli da homoj. Ni devis ege frue ellitigxi por kapti nian privatan trajnon al eksursaro en Budapesxto. Tie la IJK-anoj inauxguris Zamenhof-monumento per kantado. La unua kanto estis La Espero. La dua kanto estis "Ludoviko, ne ploru vi pri ni..."

VeszprŽm (HU)

somero, 1999

 

Kun: Amplifiki, JoMo

Kulpis TEJO/HEJ

 

49

Gastronomia Semajnfino     

Vinbera Semajnfino

Estis ekskurso al vinfarejo, vingustumado, kaj franca kaj germana krokodilado.

Edenkoben (DE)

postsomero, 1999

 

Kulpis GEJ/JEFO

 

50

PSKK      

Denove la fera duopo Myriam kaj Lieve pruvis ke ili sukcese kapablis transpreni la tradicion de PSKK de NEJ.

Nieuwpoort-Bad (BE)

auxtuno, 1999

 

Kulpis FLEJA

 

51

La Plej Surpriziga

IS    

Wetzlar III

Post Wetzlar II neniu dubis pri la plej tauxga aranxgo por festi unu-fojo-en-la-vivo-ajxon kiel jarmilsxangxigxo: estu Wetzlar III. En la komenco sxajnis okazonta la festegon de la jarmilo: freneza surtabla dancado gxis la mateno, kaj julurgasteja skipo kiuj prizorgis bonegan novjaran bufedon (dekorita per komputiloj kiel referenco al Y2K), kaj kiu montris sin pli sovagxaj festantoj ol la e-istaro mem. Dum cxiu atendis ekslodon, okazis dum la novjara nokto etoskolapson post la 3-a matene: cxar sxajne preskaux cxiuj frue enlitigxis kun sia okaza umiko aux umikino, kaj la resto ebriigxis. Tamen la postaj tagoj kaj noktoj estis trankvila sed intima estoso, cxefe en Gufujo.

Wetzlar (DE)

jarmilsxangxo, 1999-2000

 

Kun: JoMo

Kulpis GEJ

 

52

nenio

MIRO     

Marioneta Internacia Renkontigxo

Ne estis multaj programeroj interesis min: tuttaga nagxado kaj tuttempa krokodilado en la kroata. Tamen la afableco de kelkaj cxeestantoj rekompensis multe.

Bizovac (HR)

printempo, 2000

 

Kulpis KEJA

 

53

honorinda

IJF 

Estis kombino de sunumada plagxferio kaj iom amasa e-renkontigxo. Mi plej memoras la intiman etosplenon en la Gufujo.

Cavallino (Venezia) (IT)

pasko, 2000

 

Kulpis IEJ

 

54

BAF        

Certe estis la plej malfacile enirebla arangxo. Unue kiam mi alvenis, mi dauxris iom da tempo gxis kiam iu rimarkis min kaj malfermis la pordon. Tagon poste post promenado kun iu afabala ino, ni denove estis elsxlositaj dum horo. Sed estis agrable.

Kšnigswinter (DE)

printempo, 2000

 

Kulpis GEJ

 

55

honorinda

PR  

Printempa Renkontigxo

Okazis spontana muzikumado de iuj homoj kiuj kunportis muzikilojn, kaj spontanta teatrumado de iuj homoj kiuj ne kunportis muzikilojn.

Hoeven (NL)

cxieliro, 2000

 

Kulpis NEJ

 

56

SS   

Skota Semajno

Sufcxe da e-istoj el foraj landoj cxie en Euxropo, montris sin suficxe frenezaj por kunveni en loko, kie la plej proksima supermerkato estis 120 km for. Tie mi akiris mian reputacion kiel viskiemulo. La Etoso estis iom stranga miksajxo inter intimeco kaj frikcioj, iom simila al Dogma-filmo. Unu nokton startis tie nova trendo: Bierumado.

Bridge of Orchy (UK)

somero, 2000

 

Kulpis BEJ

 

57

PSKK      

Estis suficxe agrabla renkontixgeto kun du suficxe bone elektitaj ekskursoj: unu al moskeo, kaj alia al eksa karbominejo.

Beringen-Beverlo (BE)

auxtuno, 2000

 

Kulpis FLEJA

 

ne vere partoprenita

Faulhaber    

komencanta kurso

Estis kvazaux familia kunveno okaze de 50-jara tagreveno de iuj forja geonkloj: eta nombro de kursanoj kaj ni ludis la rolon de la genepoj, kaj la cent aliaj cxeestantoj aktoris kiel niaj geavoj. Ludante memorludon kaj trinkante Advokaat (drinkajxo por avinoj) ni, la kvazaux-gekuzoj, ege amuzigxis.

Mennorode (Elspeet) (NL)

auxtuno, 2000

 

Kulpis EN

 

58

IS    

Cuxhaven II

Kulmino estis la koncerto de Dolcxamar, kiuj meritis esti la posteuloj de Persone. Estis la sola renkontigxo en kiu mi vere malsanigxis.

Cuxhaven (DE)

jarsxangxo, 2000-2001

 

Kun: Dolcxamar

Kulpis GEJ

 

59

IJF 

Kiu kredus ke povas frosti en Italio dum pasko. Ja eblas.

Bolsena (IT)

pasko, 2001

 

Kulpis IEJ

 

60

honorinda

PR  

Printempa Renkontigxo

Denove la sukcesa duopo Oscar kaj Dmi3 gvidis kurson kiu logis same multe da spertaj e-istoj ol veraj komencantaj kursanoj. Ni perdis la kursanojn survoje al (fakte bonetosa) instrusesio cxe lagoplagxo.

Wellerlooij (NL)

pentekosto, 2001

 

Kun: Radiokapo

Kulpis NEJ

 

61

IJK 

Suficxe kosta IJK donis la eblon tendumi kontraux duona prezo, kaj multaj faris. Mi memoras ne multe de la oficiala programo, sed multe pri la amuzajxoj kaj komuna kuirado kiun mi faris kun aliaj tendumantoj.

Strasbourg (FR)

somero, 2001

 

Kun: Kore, Solotronik, Krio de Morto, JoMo

Kulpis TEJO/JEFO/GEJ

 

62

honorinda

PSKK        

Jxus okazinta estis 9-11. En la urbeto la organizantoj okazigis sercxludon. Unu vestis sxin kiel maljuna sorcxistino per tukoj cxirkaux sxi. Terorigxintaj lokanoj vokis la policon, cxar ili vidis islamajn teroristojn kiuj priparis bombatakon kontraux loka akvoturo.

Essen (BE)

postsomero, 2001

 

Kun: Radiokapo

Kulpis FLEJA

 

63

KoKoLoRes 

Kiom malmulte oni bezonas por okazigi agrablan semajnfinon: ejo, iom da homoj kaj iom da ludoj. Tutsimple.

Herne (DE)

auxtuno, 2001

 

Kulpis Petra

 

64

IS    

Tiu cxi IS okazis dum alia grava mejlosxtono: la enkonduko de la Euxro. Nur la trinkejo ludis Norvegion kaj dauxre akceptis nur malnovajn valutojn.

Rotenburg/WŸmme (DE)

jarsxangxo, 2001-2002

 

Kun: JoMo

Kulpis GEJ

 

65

Gastronomia Semajnfino     

Alternativa Semajnfino

Cxiun energion kiun oni savis dum alternativstila vivado en tiu cxi renkontigxo, mi malsxparis per la vojagxo - jen saltferieto per TGV. Sed laux mi indis.

Erquy (FR)

printempo, 2002

 

Kulpis JEFO

 

66

honorinda

PR  

Printempa Renkontigxo

La kulmino estis koncerto de Krio de Morto en iu trinkejo kie estis krom ni PR-anoj nur kelkaj malsovagxaj mezagxaj germanaj turistoj. Unu el ili konfesis poste ke estis fakte suficxe bona muziko.

Ameland (FRY)

cxieliro, 2002

 

Kun: Krio de Morto

Kulpis NEJ

 

67

honorinda

IJS  

Dum IJK estis en alia kontinento, IJS servis kiel Euxropa filio. Interesa celo por ekskurso estis la kvazauxkastelo Bory V‡r, la iama hejmo de la frenzea arkitekto Bory, la Gaud’ de Hungario. Kaj gxuste tie okazis tradicia kaj nemalhavebla IJS-programero: akvopafilobatalo.

SzŽkesfehŽrv‡r (HU)

somero, 2002

 

Kulpis HEJ

 

68

MELA        

Aliaj renkontigxojn havas klare difinitan komencon kaj finon, sed MELA simple estas periodo en kiuj iuj homoj venas, restas iom da tagoj, kaj foriras, je ajna tempo. Tiel oni renkontas multegajn homojn sen sperti amasecon.

DŽlegyh‡za (HU)

somero, 2002

 

Kulpis Krokodilo

 

69

honorinda

FESTO        

La Kastelo de Esperantio montras sin romantika loko, tute tauxga por agrabla renkontigxon. Estis ne amasa, sed suficxe internacia partoprenantaro, sed la JEFO-anoj sukcesis organizi ricxan, interesan, kaj estosigan programon, kaj bonaj mangxoj.

Kastelo Grezijon' (BaugŽ) (FR)

somero, 2002

 

Kulpis JEFO

 

70

PSKK        

Jam montrigxis ke PSKK evoluas al e-familia renkontigxo. Tamen ankaux por la ankoraux-ne-familiuloj estis bona etoso dum vespera ludado kaj kunkantado.

Renaix (BE)

auxtuno, 2002

 

Kulpis FLEJA

 

71

fifama

IS    

Denove freneza ejestrino luktis kun la IS-anoj. Tamen estis ne malbona etoso.

Trier (DE)

jarsxangxo, 2002-2003

 

Kulpis GEJ

 

72

honorinda

PR  

Printempa Renkontigxo

Kiel kutime estis bona etoso en tiu cxi PR. Rimarkindaj programeroj estis la tradicie bicikla ekskurso al prahistoriaj sxtonego-tomboj, ne-tradicie auxta ekskurso al la Norda Venecio Giethoorn, kaj ne-ordinara prelegokoncerto de Solo.

Dwingelo (NL)

pentekosto, 2003

 

Kun: Solotronik

Kulpis NEJ

 

73

IJK 

Estis unu el la malmultaj renkontixgoj kie estigxis kontakto kun la lokanoj: ili estis ebriaj, bruemaj, sed ne malafablaj, fakte.

Lesj¿fors (SE)

somero, 2003

 

Kun: Jx & N, Dolchamar

Kulpis TEJO/SEJU

 

74

forfugxinda

UK  

UK estis ecx pli teda ol mi atendis. Mankis Junulara Programo krom Gufujo, kiu farigxis la plej granda sukceso - precipe inter la maljunaj UK-anoj gxi montris nemalhavebla. Mi travivis la semajnon per privataj eksursoj kun aux sen "samideanoj". Mi savis mian ferion per decido acxeti flugbileton kaj tamen iri al IJS.

G¿teborg (SE)

somero, 2003

 

Kun: Jx & N, E-desperado, Solotronik

Kulpis UEA/SEF

 

75

honorinda

IJS  

La plej bona maniero por fini someran ferion estas kaj restas tamen IJS.

Gyšr (HU)

somero, 2003

 

Kulpis HEJ

 

76

FESTO   

Interesaj programeroj: laborgrupo pri teatrosporto laux sudeuxropa stilo (tute malsimila al nordeuxropa stilo), kaj konkurso pri pudingoglutado.

Paimpol (Plouezec) (FR)

postsomero, 2003

 

Kulpis JEFO

 

77

MemBre 

antauxe Bretona Bubado

Oficiale gxi nuligxis kaj mi nur malkovris kiam mi jam estis en FESTO. Sed gxi tamen okazis kiel Memzorga Bretonumado.

Monteneuf (FR)

postsomero, 2003

 

Kulpis Adenjo kaj aliaj

 

78

KoKoLoRes    

Denove bretludoj, kartludoj, kaj jxetkubludoj. Kion oni bezonas plu?

Herne (DE)

auxtuno, 2003

 

Kulpis Petra

 

79

Faulhaber    

Mi aligxis por revidi malnovajn geamikojn kiuj farigxis intertempe eksjunaj. Sed bedauxrinde la plejmulto ne aperis, kaj mi tedigxis. Malgraux la afablaj homoj, la dauxraj prelegoj pri jam delonge mortintaj praesparantistoj kaj la historio de la movado donis al mi la ideon ke tradicia Esperantio ekzistas nur por dauxrigi sin mem.

Mennorode (Elspeet) (NL)

auxtuno, 2003

 

Kulpis EN

 

80

PSKK        

Estis simple bona okazo por revidi kelkajn malnovajn amikojn. (Fakte bela urbo.)

Namur (BE)

auxtuno, 2003

 

Kulpis FLEJA

 

ne validas, fakte amuza

Cseh-semiario      

nivelo A

Atillio Rojas gvidis kurson kiun mi partoprenis kun kelkaj aliaj NEJ-anoj. Precipe dum la similadoj de kursgvidado, la cxeestantoj sporte gxenadis la partoprenanton kies vico estis ekzerci kursgvidi.

Den Haag (NL)

auxtuno, 2003

 

Kulpis IEI

 

81

skandala

IS    

Estis la plej dekadenta IS kiun mi cxeestis: sekso, drogo kaj rokenrolo. La skandalon de la jaro provokis la Varmegaj verdaj Cxili-Piproj per esperantigitaj profanajxoj kaj jam multe imitita sinprezento per unusxtrumpa vesto. Iuj zorgis pri la malbona influo je infanoj, sed laux mi oni avertintu ke ne tauxgas por plenkreskuloj.

Naumburg (DE)

jarsxangxo, 2003-2004

 

Kun: Jx & N

Kulpis GEJ

 

82

honorinda

HELA        

Estis parto de ferieto kun Roberto, kaj mia unua vizito al Pollando. Mi lernis ke oni povas bonege amuzigxi tie, kaj ke la poloj scias kiel fari tion.

Hel (PL)

printempo, 2004

 

Kulpis PEJ

 

83

fifama

PR  

Printempa Renkontigxo

Cxifoje ecx la malsovagxaj NEJ-anoj sukcesis frenezigi ejestrinon. Certe estis la plej hejma renkontigxo por mi: ni ekskursis al Delft, la urbo kie mi naskigxis. Kaj tie mi vizitis ejon kiuj veraj Delftanoj neniam vizitas pro principo: la turistotrompa fabrikejo de pseuxdo-historiaj porcelanaj neutilajxoj. (Per e-o oni ja vidas aliajn flankojn de la mondo.)

's-Gravezande (NL)

cxieliro, 2004

 

Kulpis NEJ

 

84

AK  

La Piteranoj sukcesis organizi turistan programon kiu tamen havis iun sencon por e-istoj. Bona ekzemplo estis busekskurso en la nokto en kiu la suno ne subiris. La mangxo estis memzorga, kaj mi vivtenadis min cxe loka tre populara Blini-budo.

Sankt-Peterburg (RU)

somero, 2004

 

Kulpis Piteranoj

 

85

IJK 

Estis mikso inter tipe rusa e-etoso kaj okcidenta frenezo. Ekzemplo de rusa etoso estis la teatrajxa projekto: cxiuj partoprenantoj estis disdividitaj en grupoj kiuj devis teatrigi fabelon laux diversaj stiloj. Tipe okcidenta frenezajxo estis la maloficiala programero en la virina sauxno: senlima dibocxado, kaj ne nur kun virinoj. Kaj ekzemplo de miksajxo el ambaux estis la kusxfestetoj.

Repniki (Kovrov) (RU)

somero, 2004

 

Kun: Jx & N

Kulpis TEJO/REJM

 

86

honorinda

PK  

La Cxeboksaranoj organizis plenan programon por distri la multlandan partoprenantaron. Unu ekskurso okazis al la domo de la Cxuvasxa Nacia Kongreso. Montrigxis ke la plejmulto de la cxeestantaj e-istoj parolis aux venis de regiono kun indigxena minoritata lingvo.

Cheboksary (RU)

somero, 2004

 

Kulpis JEACxR

 

bedauxrinde ne validas

NoNoSo      

Nord-Nederlanda Semajno estis nova liber-anarkisma koncepto de NoNEJ. Cxio estu memzorga, inkluzive programo. Bedauxrinde malmultaj e-istoj jam pretis por gxi. Mi ne kunnombris gxin cxar mankis eksterlandanoj.

Appelscha (FRY)

somero, 2004

 

Kulpis NoNEJ

 

87

ArKonEs

XX

Artaj Konfrontoj en Esperantio estas kvazaux eta KEF, kun diversa kultura programo, ne multekosta, kaj tauxga por cxiuj agxoj.

Poznan (PL)

auxtuno, 2004

 

Kulpis E-SENCO/PEJ

 

maltrafo

PSKK      

Jen la unua PSKK kiun mi maltrafis.

Ieper (BE)

auxtuno, 2004

 

Kulpis FLEJA

 

88

NoNoSo  

Sankta Nicxjo

La nordaj NL-anoj anoj volis montri kiel oni tauxge festu la naskigxtagon de Sankta Nikolao. Kaj grupo de germanaj komencantoj akceptis la defion, kvankam multaj cxefe interesigxis pri la libera acxetado de kanabo kaj fungoj. Brile estis la Avarludo per etaj donacoj.

Groningen (NL)

Sankta-Nikolao, 2004

 

Kulpis NoNEJ

 

89

malsovagxa

IS    

Wetzlar IV

Evidente kaj la e-istaro kaj la mita ejestraro lacigxis la festegadon: estis la plej malsovagxa IS kiun mi cxeestis. Nur dum la lasta nokto, post longaj homlupo-sesioj, iuj sentis la urgxon dibocxi: unue amassessio kun frapboteletoj, due dormcxambra festeto, kaj finfine iu nova fenomeno, kompare al kiu tekilumado estas deca: Zamenhofismo.

Wetzlar (DE)

jarsxangxo, 2004-2005

 

Kulpis GEJ

 

90

PR  

Printempa Renkontigxo

Estis PR kiel kutime: kulmino estis la prelego pri la historio de la esperanta populara muziko fare de Flo, kiu estis subite interrompita de enmarsxanta trupo de kantantaj ebriaj futbalklubanoj.

Arnemuiden (NL)

printempo, 2005

 

Kun: Flo

Kulpis NEJ

 

91

IJK 

Estis la plej pluvoplena loko. Bedauxrinde malhelpis loka najbaro malfruan bruadon. Tamen suficxe frua koncerto de JoMo estis kulmino. Internacia merkato estis interesa dank'al la kontribuo de gerusoj: popoldanco kun vico da paroj, kiu fakte estis kasxita variajxo de La Bamba.

Zakopane (PL)

somero, 2005

 

Kulpis TEJO/PEJ

 

92

honorinda

IJS  

IJS estis kiel kutime. Interesa eksurso estis al loka malliberejo. Dum ekskurso en Budapesxt oni ne nur vidis trajnmuzeon, planetarion kaj la citadelon, sed ankaux revidis la Zamenhof-monumenton. Cxifoje oni vestis lin mojose kaj fotadis lin. La vojagxo reen malstabiligis cxiuj, cxu per la sxipa veturo sur la riveraj ondoj de la Danubo, cxu per la vingustuma festo sur gxi.

V‡c (HU)

somero, 2005

 

Kulpis HEJ

 

93

MELA        

Bedauxrinde MELA perdis iom de sia antauxa gloro, cxar progresas la civilacio ankaux en Hungario. Ni ne plu povis tendumi cxe sxlimlago, sed estis ankoraux tolerataj cxe la rando de la lago.

DŽlegyh‡za (HU)

somero, 2005

 

Kulpis Krokodilo

 

94

ArKonEs

XX

Estis kiel la antauxa jaro: tauxga destino por semajnfina saltferieto. (Bedauxrinde ankoraux ne estas malmultekostaj flugoj al Pozanan, do mi tamen uzis noktan trajnon.)

Poznan (PL)

auxtuno, 2005

 

Kun: JoMo Dolchamar Krio

Kulpis E-SENCO/PEJ

 

95

PSKK        

Estis simple bona okazo por revidi kelkajn malnovajn amikojn (kiel antauxa jaro.)

Zutendaal (BE)

auxtuno, 2005

 

Kulpis FLEJA

 

96

senstrecxa

IS    

Xanten estas memorata kiel la IS en kiu neniu iam bezonis uzi la vorton "ebria". Fakte, kvankam gxi estis malsovagxa, la etoso estis ne tro malbona. Okazis kelkaj bonaj koncertoj. Kvankam nur la plej spertaj IS-anoj kaj kelkaj kuragxaj junuloj cxeestis kaj aprezis gxin, la prezento de Krio estis la kulmino. En la konkurso pri la plej malfrua fermo, cxiun nokton venkis Gufujo de la dibocxtrinkejo.

Xanten (DE)

jarsxangxo, 2005-2006

 

Kun: JoMo Dolchamar Krio

Kulpis GEJ

 

97

NoNoSo  

Ludosemajnfino

La e-istoj kiuj ne suficxe noktumis dum IS, povis revangxi cxe tiu cxi ludosemajnfino, precipe dum kusxfesto sur fetboj (sidsakegoj "Fat Boy").

Groningen (NL)

vintro, 2006

 

Kulpis NoNEJ

 

98

PR  

Printempa Renkontigxo

PR en Sud-Euxropo? Cxu NEJ organizis sian cxiujaran arangxon en la Nederlanda kolionio cxe la Costa Brava? Tamen ne: ankaux la Katalunoj sxatas kunveni printempe. Estis programo plena per kursetoj, prelegoj kaj laborgupoj, sed plej amuze estis la vespera grupa trinkejumado en la urbeto.

Canet de Mar (CAT)

printempo, 2006

 

Kulpis KEJ

 

99

honorinda

PR  

Printempa Renkontigxo

Estis denove tradicia PR kun tradicia etoso, tradicia lu-bicikla ekskurso, jam tradicigxantaj homlupo-sesioj kaj tradicie suficxe bone kuiritaj mangxoj.

Vlaardingen (NL)

cxieliro, 2006

 

Kulpis NEJ

 

100

nemaltrafenda

EtoSo      

Jxubileo

Mi ne tro sxatas la kutimajn amasajn festojn en kiuj oni invitas aron de ne-unu--la-aliajn-konatuloj kaj ofertas nur babiladon kaj drinkadon. Do por festi niajn jxubileojn, ni faris kion ni jes sxatas: kun intima rondo de e-istaj geamikoj ni kune faris amuzajxojn kiel ekskursoj al Grafika Muzeo kaj la mondfama fokejo en Pieterburen, luksa mangxado sidante en rondo ekstere antaux la domo, iom da ludado, kaj ecx iom da vespera dibocxado. Kaj per la cxeesto de vi, aro de malnovaj kaj novaj geamikoj, ni sukcesis nian celon. Dankon, gekaraj.

Groningen (NL)

antauxsomero, 2006

 

Kun: Pastoro Pauxlo kaj la flugantaj monahxinoj

Kulpis NoNEJ

 

onta

MIRO     

Mezsomera Internacia Renkontigxo

Mi tamen aligxis.

Lovran (Rijeka) (HR)

somero, 2006

 

Kulpos KEJA

 

onta kaj multpromesa

IJK 

Mi aligxis jam dum IS.

Sarajevo (BA)

somero, 2006

 

Kulpos TEJO/ELBkH

 

onta

IJS  

Mi decidis tamen ne maltrafi.

Mak— (HU)

somero, 2006

 

Kulpos HEJ

 

unta

PSKK      

Mi jam planas.

Lokeren (BE)

postsomero, 2006

 

Kulpus FLEJA

 

unta

ArKonEs

Mi pripensetas.

Poznan (PL)

auxtuno, 2006

 

Kulpus E-SENCO/PEJ

 

unta

ASO

Mi serioze pripensas.

Nowy Sancz (PL)

jarsxangxo, 2006-2007

 

Kulpus PEJ/Varsovia Vento

 

Gxisdatigxis 23-a de Julio, 2006

© Dmiti Horowitz, Leeuwarden (FRY, NL), 2006