Okaze de 100-renkontigxa jxubileo

La Honora Listo

Listigis Dmi3

 

Honorinda Arangxo

La Plej Besta

IJF en Rimini

Internacia Junulara Festivalo

Tiu cxi renkontigxo estas tiom dibocxa, ke tekilumado atingis tie preskaux la statuson de oficala programero, sed tamen agrabla etoso pro sia internacieco kaj mezgrandeco.

fakte en Bellaria, Italio, pasko 1998. Kulpis IEJ.

 

Honorinda Kulpanto

La Plej Fidinda

HEJ

Hungara Esperanto-Junularo

Arangxo de HEJ garantie bonas. Oni povas blinde fidi ke la hungaroj aranxgos tauxgan ejon kaj ricxan programon, kreas bonan etoson, kaj logas frenezajn esperantistojn de multaj foraj landoj.

Kulpas pro konstanta kvalito. Menciindas fakte ajna arangxo, sed precipe IJS en Tata (1995), VeszprŽm (oficiale IJK, 1999), SzŽkesfehŽrv‡r (2002), Gyšr (2003), kaj V‡c (2005).

 

Honorinda Kulpanto

La Plej Hejma

NEJ

Nederlanda Esperanto-Junularo

Cxiun printempon okazas en Nederlando malgranda renkontigxo kiuj tamen allogas suficxe internacian publikon per sia intima etoso kaj suficxe bonaj mangxoj.

Kulpas pro aro da printempaj kaj auxtunaj renkontigxoj. Menciindas Paskaj kaj Printempaj Renkontigxoj en Ommen (1994), 't Harde (1996), Eijsden (1999), Hoeven (2000), Wellerlooij (2001), Ameland (2002), Dwingelo (2003), kaj Vlaardingen (2006).

 

Honorinda Arangxo

La Plej Mita

IS Wetzlar II

Internacia Semajno

Precipe la novjara festo sxangxis la junulargastejon al plena frenezulejo, kaj donis al tiu cxi IS sian legendan statuson. Al la mitigxo kontribuis eble ankaux iom da postebria memorperdo.

Wetzlar, Germanio, jarsxangxo 1995-1996. Kulpis GEJ.

 

Honorinda Arangxo

La Plej Mojosa

LGT

La Granda Trajnvojagxo

30 homoj el 10 landoj trajne vojagxis de Moskvo al la ORSEJT en Krasnojarsk, de tie al Pekino, kaj poste, per trajno, sxipo kaj buso al la 50-a IJK en Ch'onan, Koreio. La komunaj aktivajxoj en Moskvo kaj Krasnojarsk estis mirinda konatigo al la Rusa e-kulturo. Nenio mankis al ni dum nia restado en Pekino, La IJK estis ankaux suficxe bona. Sed la plej mojosa programero estis tamen la trajnvojagxo mem.

tra Rusio, Chinio kaj Koreio, somero 1994. Kulpis Jan kaj Lena .

 

Honorinda Kulpanto

La Plej Noviga

JEFO

Junulara Esperantista Franca Organizo

Post jardeko da malapero sub la tersuco, JEFO surprize trafis Esperantion per nova formulo FESTO: forta kombino de programo, koncertoj, franc-stila mangxo kaj etoso. Jam la 1-a estis trafa, kaj minacis la pozicion de la tiamaj Grandaj Kvar (IJK, IS, IJF, IJS). Alia inspira kaj sukcesa novigo estis la Gastronomia Semajnfino: kiom multe da magospecoj ekzistas, tiom multe da tiaj arangxoj organizas JEFO. La formulo ecx transiris la francan landlimon al najbarlandaj e-junularoj.

Kulpas pro FESTO kaj aro de Gastronomiaj Semajnfinoj, precipe menciindas FESTO en Lyon (1997), kaj en Kastelo GrezijonÕ (2002).

 

Honorinda Arangxo

La Plej Perspektiva

KEF '98

Kultura Esperanto-Festivalo

Amuzaj uzinoj apelis al la kreiveco de la homoj, la plej bonaj Esperantaj artistoj koncertis - kaj gxuste la malmetropoleco de la urbeto Lesj¿fors garantiis bonan etoson en tiu cxi Kultura Esperanto-Festivalo.

Lesj¿fors, Svedio, somero 1998.

 

Honorinda Arangxo

La Plej Surpriziga

IS Wetzlar III

Internacia Semajno

Pro malatendita etoskolapso en la novjarmila nokto, tiu cxi internacia semajno ne farigxos legenda. Tamen tiun cxi Internacian Semajnon oni ne subtaksu, cxar la etoso, cxu besta, cxu trankvila, estis gxenerale bona, kaj la vesperaj programeroj tre distraj.

Wetzlar, Germanio, jarmilsxangxo 1999-2000. Kulpis GEJ.

 

Honorinda Arangxo

La Plej Sxoka

IJK en Assisi

Internacia Junulara Kongreso

Jxus antaux la tertremo, la kulmino de la somero okazis en la plej regxinda ejo.

Assisi, Italio, 1997. Kulpis TEJO kun IEJ.

 

Gxisdatigxis 23-a de Julio, 2006

© Dmiti Horowitz, Leeuwarden (FRY, NL), 2006